Galaroza estas municipo de Hispanio, en la provinco Onubo, regiono Andaluzio. Temas pri montara vilaĝo. Ĝi famas pro la kvalito de la akvo kaj la manfarado el ligno. Ĝi havas du submunicipojn nome Navahermosa (Bela altokampo) kaj Las Chinas (La ĉininoj).

Galaroza
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato  Hispanio
Aŭtonoma Komunumo  Andaluzio
Provinco Provinco Onubo (Huelva)
Poŝtkodo 21291
Politiko
Urbestro Antonio Sosa Muñiz
Demografio
Loĝantaro 1 618  (2009)
Loĝdenso 63 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 56′ N, 6° 42′ U (mapo)37.927777777778-6.7083333333333Koordinatoj: 37° 56′ N, 6° 42′ U (mapo) [+]
Alto 564 m [+]
Areo 22 km² (2 200 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Galaroza (Provinco Onubo)
Galaroza (Provinco Onubo)
DEC
Situo de Galaroza

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Galaroza [+]
vdr
Loko de la municipa teritorio de Galaroza en sia provinco
Loko de la provinco de Onubo en Hispanio

Loĝantoj

redakti

La loĝantoj nomiĝas cachoneros. La censita populacio en 2009 estis 1618 loĝantoj kaj la denseco estas 73,55 loĝ./km².

Galaroza estas situa en la okcidenta parto de Andaluzio en la komarkodistrikto Sierra de Aracena en la okcidenta parto de Sierra Morena kaj norda parto de la provinco de Onubo, je altitudo de 564 m; je 117 km el Onubo, provinca ĉefurbo.

La areo de ties teritorio estas de 22 km². La geografiaj koordinatoj estas 37°55′40″N 6°42′30″Ok.

Historio

redakti

Oni ne trovis restojn kiuj pruvas prahistoriajn setlantojn. La deveno de la setlejo ŝajne estas islama, ĉar la origino de la toponimo povus veni el Al-Jaroza, kun diversaj interpretadoj: Valo de la Rozoj, Valo de la Fraŭlinoj aŭ Valo de la Edzino. Legendo rakontas pri la perdo en la arbaro de la berbera princo Ismail serĉe de virino el kiu li enamiĝis.

Kiel la tuta komarko tiu teritorio estis okupata de islamanoj inter la 8-a kaj 12-a jarcentoj. Dum la 13-a jarcento la teritorio estos alterne de Portugalio kaj de Kastilio ĝis kiam en 1267 laŭ la Traktato de Badajoz ĝi aliĝis al Regno de Kastilio definitivamente.

Dum la Mezepoko ĝi apartenis al la jurisdikcio de Aracena, de kie sendependiĝis en 1553. En tiu epoko Galaroza enhavis la domarojn de Fuenteheridos, Las Vegas, Corte Brullo kaj Las Cañadas, krom la aktualaj: Navahermosa kaj Las Chinas.

En 1594 Galaroza formis parton de la Regno de Sevilo en la Sierra de Arroche kaj havis 290 impostopagantajn anojn.[1]

Ekonomio

redakti

Agrikulturo kaj brutobredado (porkoproduktaĵoj).

Vidindaĵoj

redakti

Referencoj

redakti
  1. Libro de los Millones: Censo de populacio de la provincoj kaj jurisdikcioj de la Regno de Kastilio en la 16-a jarcento

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti