Galbarros [galBAros] estas submunicipo kaj municipo en la nordocentro de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko La Bureba. La loknomo Galbarros povas esti komprenebla etimologie kiel Malvarmaj Akvoj.

Galbarros
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 09247
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 29  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 32′ N, 3° 26′ U (mapo)42.527777777778-3.4377777777778Koordinatoj: 42° 32′ N, 3° 26′ U (mapo) [+]
Alto 1 002 m [+]
Areo 32 km² (3 200 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Galbarros (Provinco Burgoso)
Galbarros (Provinco Burgoso)
DEC
Galbarros
Galbarros
Situo de Galbarros
Galbarros (Hispanio)
Galbarros (Hispanio)
DEC
Galbarros
Galbarros
Situo de Galbarros

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Galbarros [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 31,99 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 30 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 32 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj enhavas kvar submunicipojn nome Ahedo de Bureba, Caborredondo, Galbarros kaj San Pedro de la Hoz. Ĝi limas kun Rublacedo de Abajo, Rojas, Salinillas de Bureba, Briviesca, Reinoso, Monasterio de Rodilla, Santa Olalla de Bureba, Quintanavides kaj Castil de Peones.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. Ĝi estis en la kvaropo Cuadrilla de Prádano, unu de sepdividaĵoj de la Merindad de Bureba apartenanta al partido de Bureba,​ reĝa jurisdikcio kun propra vicurbestro.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.

Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti