Galeglingva Vikipedio
la enciklopedio Vikipedio en la galega lingvo
La galeglingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la galega lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon Wikipedia, A enciclopedia libre en galego, mallonge Galipedia. Komencita la 8-an de marto 2003, la projekto atingis la 100 000-an artikolon la 4-a de marto 2013, kvar tagojn antaŭ sia dekjariĝo. La 16-an de januaro 2021 ĝi enhavas 170 441 artikolojn.
Galeglingva Vikipedio | |
---|---|
Retadreso | gl.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | galega |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 16-a de januaro 2021 | |
Artikolnombro | 170 441 |
Profundeco | 30.1 |
Paĝoj | 427 092 |
Redaktoj | 5 661 292 |
Uzantoj | 113 086 |
Aktivaj uzantoj | 266 |
Administrantoj | 9 |
Dosieroj | 3 114 |