Gallegos de Sobrinos
Gallegos de Sobrinos [gaLJEgos desoBRInos] estas municipo en la centrokcidento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Avilo kaj al la jurisdikcia teritorio de Avilo, en la centro de la provinco.
Gallegos de Sobrinos | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05147 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 45 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 43′ N, 5° 7′ U (mapo)40.716388888889-5.1119444444444Koordinatoj: 40° 43′ N, 5° 7′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 173 m [+] | ||
Areo | 43 km² (4 300 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Gallegos de Sobrinos [+] | |||
Geografio
redaktiĜia municipa teritorio estas formata de loĝlokoj Gallegos de Sobrinos kaj Blascojimeno, okupas totalan areon de 43,27 km² (inklude submunicipon Blascojimeno) kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 36 loĝantojn. Tamen apenaŭ 10 personoj loĝas tie vintre dum semajnfine kaj somere la loĝantaro pliiĝas. Ĝi perdis 400 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 37 km de Avilo, provinca ĉefurbo.
Historio
redaktiEn Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
Bildaro
redakti-
Ermitejo Virgen del Espino.
-
Tradicia arkitekturo.