Galve [GALbe] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la suda komarko Komunumo de Teruelo, kies komarka ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem, Teruelo.

Galve
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 44168
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 144  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 39′ N, 0° 53′ U (mapo)40.6552414-0.8812969Koordinatoj: 40° 39′ N, 0° 53′ U (mapo) [+]
Alto 1 188 m [+]
Areo 61,881161 km² ( 618 8.1 161 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Galve (Provinco Teruelo)
Galve (Provinco Teruelo)
DEC
Galve
Galve
Situo de Galve
Galve (Hispanio)
Galve (Hispanio)
DEC
Galve
Galve
Situo de Galve

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Galve [+]
vdr

Geografio redakti

 
La preĝejo.
 
Iknitoj ĉe Las Cerradicas.

Ĝi estas je 57 km norde de Teruelo, provinca ĉefurbo. Ĝi estas iom sude de Cañada Vellida.

La orografio de la municipo estas markita de la valo de rivero Alfambra kaj la neregula tereno kiu ĉirkaŭas ĝin, pere de nombraj ravinoj kiuj enfluas en la riveron. La loĝloko mem kuŝas je 1180 msm.[1]

Historio redakti

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema en la batalo de Cutanda. Sed eble la kristanoj perdis ĝin dum la krizo kiu sekvis la morton de Alfonso la 1-a. Nur dum la regado de Alfonso la 2-a de Aragono estis klara dominado fare de kristanoj.

Aktualo redakti

Bazo de ekonomio estas agrikulturo (cerealoj), brutobredado (ŝafoj) kaj rura turismo. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre ankaŭ en Galve oni malaltiĝis ĝis nunaj 163 loĝantoj.

Vizitindaĵoj estas preĝejo, la ponto kaj la ceramika forno. Aparte menciindas la Paleontologia Muzeo kun fosiliaj restaĵoj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. «Instituto Geográfico Nacional».. Arkivita el la originalo je 2021-04-18. Alirita 2022-10-05.

Eksteraj ligiloj redakti