Gam-apartena nomiĝas ĉiuj tonoj, kiuj enestas en gamo de bazotonalo. Ili konsistigas la ludmaterialon por melodio kaj harmoniaro de muzikpeco. Tonoj, kiuj ne sufiĉas al ĉi tiu kondiĉo, estas gamfremdaj.

Se la tonala centro ŝanĝiĝas pro moduladoflankeniro, ankaŭ ŝanĝiĝas la baza tonalo kaj la klasifikadoj gam-aparten kaj gam-fremda. Je la plej multaj moduladoj unue aperas gamfremda tono, kiu poste montriĝas kiel gam-apartena tono de la celtonalo.

Modulado sen kromata ŝanĝo (t.e. nur kun gam-apartenaj tonoj) nomiĝas diatona modulado. Se oni uzas gamfremdajn tonojn, oni nomas la procedon ampleksigita diatona modulado. Se oni uzas kromatajn tonojn anŭ enharmonion, temas pri kromata resp. enharmonia modulado.