Ganale Dorja

(Alidirektita el Ganale)

La rivero Ganale Dorja estas rivero de sudorienta Etiopio. Ĝi elfluas sur la montoj oriente de Aleta Ŭendo, kaj poste fluas suden kaj orienten ĝis kuniĝi kun la Daŭa sur la landlimo kun Somalio por iĝi Juba.

Ganale Dorja
rivero
Bazaj informoj
Longeco 858 km
Fluo
Geografio
Landoj Etiopio
Regionoj [[]]
vdr

La alfluantoj de Ganale Dorja estas Ŭelmel, Ŭeĝib (konata kiel Gestro), Dumale, Doĝa, Haŭas kaj Hambala. La akvofalo Del Verme estas elstara trajto de ties meza fluejo.