Gao Shun (ĉine: 高順 / 高顺, mortis en 198) estis ĉina militoficiro sub ordo de la militestro Lu Bu en la fino de la dinastio Han en antikva Ĉinujo. Li estis kaj simpla kaj severa, unu el la plej talentaj kaj fidelaj generaloj, kiuj aliĝis al Lu Bu. Kvankam tiu lasta traktis lin nedankema kaj ne atentis liajn konsilojn, Gao Shun daŭre restis fidela.

Gao Shun
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 200 (0200-01-01)
Morto 7-an de februaro 199 (0199-02-07) (-1-jaraĝa)
Ŝtataneco Orienta Han-Dinastio
Okupo
Okupo militestro
vdr

Biografio redakti

En la jaro 194 post la konkero de Puyang kaj akompanata de Wei Xu kaj Hou Cheng, li estis sendita okcidenten por defendi kampejon. Helpitaj de Lu Bu, ili sukcesis rekonkeri la ejon kaj forpeli el ĝi la malamikon Cao Cao. Iom poste li batalis denove sukcese en la defendo de Puyang. Li poste sekvis Lu Bu al Xuzhou. Pli poste, Lu Bu nomis lin guberniestro de la urbo de Xiaopei.

En la jaro 196, li subpremis la ribelon de Hao Meng en Xuzhou kaj iom poste, kiam Yuan Shu starigis sian grandan armeon, li kontraŭstaris la trupojn estritajn de Qiao Rui. Poste, kiam alianciĝis Liu Bei kaj Cao Cao por kontraŭstari Lu Bu, Gao Shun, tiam generalo de la ĝentilhomoj de la domo, li sukcesis belegan venkon, gajnante la urbon de Liu Bei kaj kontraŭstarante la klopodojn de Xiahou Dun. Tamen en la jaro 198 li perdis la urbon pro tompo fare de Chen Deng kaj fuĝis kun Lu Bu al Xiapi. Sieĝita li ne plu povis rezisti la trupojn de Cao Cao kaj estis kaptita. Rifuzinte submetiĝi, li estis ekzekutita laŭ ordono de Cao Cao.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Luo Guanzhong; tr. Moss Roberts (1995). Three Kingdoms (La tri reĝlandoj). ISBN 7-119-00590-1
  • Rafe de Crespigny (1996). To Establish Peace (Por starigi pacon), vol. 1. ISBN 0-7315-2526-4