Gasokondensato-nafta minejo


Gasokondensato-nafta minejo estas la minejo, kiu enhavas gasokondensatajn kaj naftajn kuŝejojn, kaj tiuj lastaj estas forme de memstaraj amasiĝoj aŭ grandaj naftomarĝenoj, kiuj havas industrian signifon. Tiaj minejo abundas en naftogasaj basenoj.

Ekspluatado redakti

Pro faztransiro dum malaltiĝo de tavolpremo la ekspluatado de la gasokondensato-naftaj minejoj povas okazi kun aŭ sen subteno de tavolpremo.

Variantoj de la ekspluatado:

  • forpreni nur nafton en la komenca fazo de la ekspluatado (do la gasa parto konserviĝas dum longa tempo);
  • forpreni ĉefe gason (do parto de nafto perdiĝas pro ĝia sengasiĝo kaj ensorbiĝo en poroj, kiujn antaŭe okupis gaso);
  • samtempe forpreni nafton kaj gason.

La plej racia estas konsiderata samtempa forpreno de ĉiuj elementoj kun apliko de cikloprocezo aŭ akvumiĝo.

Ekzemploj redakti

En Rusio la plej grandaj gasokondensato-naftaj minejoj estas la Novoporta, Bovanenkova, Oriento-Tarkosala.

Literaturo redakti

  • [2004] Р. И. Вяхирев: Газоконденсато-нефтяное месторождение // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 100. ISBN 5-85270-327-3.