Bovanenkova minejo

Bovanenkova minejo estas unu el la plej grandaj en la mondo naftogasokondensataj minejoj kiu situas en Jamalo-Neneca aŭtonoma distrikto, Tjumena provinco (Rusio), 340 km nord-okcidente de vilaĝo Nov-Porto kaj estas parto de la Okcidentsiberia naftogasa provinco. Ĝi estis malkovrita en 1971 kaj ekspluatata ekde 2012. Laŭ kapacito ĝi okupas la trian lokon en Rusio (post la Urengoja kaj Jamburga minejoj) kaj la kvinan en la mondo.

Bovanenkova minejo
ruse Бованенковское месторождение
Bovanenkovo gas 9.jpeg
Situo: Jamalo-Neneca aŭtonoma distrikto, Tjumena provinco (Rusio)
Geografia situo 70° 29′ 0″ N, 68° 0′ 0″ O (mapo)70.48333333333368Koordinatoj: 70° 29′ 0″ N, 68° 0′ 0″ O (mapo)
Tipo: naftogasokondensata minejo
Parto de: Okcidentsiberia naftogasa provinco
Malkovro: 1971
Ekspluatado: ekde 2012
Statuso: ekspluatata
Kapacito: 4900 miliardoj da kubaj metroj (2002)
Ekspluatanto: Gazprom dobiĉa Nadimo
Information icon.svg
vdr

GeologioRedakti

La minejo estas ligita al la Nurminska megamuro kaj laŭ tegmento de cenomanianaj sedimentaĵoj de supera kretaceo formas braĥiantiklinalan faldon grandan je 65 x 30 km, kun amplitudo 150 m.

La minejo havas hidrokarbonojn je la fundo 532 ĝis 4008 m ene de du strukturaj etaĝoj. Gaskuŝejoj de la 1a etaĝo je la fundo 532-1732 m estas ligitaj al grejso-aleŭrolitaj kretaceaj sedimentaĵoj de cenomaniano, albiano, aptiano. La 2a etaĝo inkluzivas serion da gasokondensataj kuŝejoj ligitaj al haŭteriviano-baremianaj malsuprekretaceaj kaj ĵurasiaj grejso-aleŭrolitaj sedimentaĵoj.

Entute haveblas 23 kuŝejoj. En tavolo TP18 estas trovita gasonafta kuŝejo. La plej grandaj laŭ gaskapacito estas tavoloj PK1 (cenomaniano), ĤM1 kaj ĤM2 (albiano), TP1-6 (aptiano), BJa1 (baremiano).

Enhavo de gasokondensato kreskas kun kresko de la fundo: de 0,65 g/m³ (tavolo TP1-6 ĝis 230 g/m³ (tavoloj Ju2-Ju12). Tavolpremo kreskas samdirekte: 6,9 MPa (tavolo PK1 — cenomaniano), 48,5 MPa (tavolo Ju12). Elminigado malkreskas samdirekte: de 500-960 mil m³/diurne (tavoloj PK1 — cenomaniano, TP1-6 — aptiano) ĝis 200 mil m³/diurne kaj malpli (ĵurasiaj sedimentaĵoj).

La plej granda gaskuŝejo de tavolo TP1-6 de aptiano-novkomia tanopĉa tavolaro, granda je 57 x 28 km, alteco 287 m, situas je la fundo 1192 ĝis 1473 m. La kuŝejo estas tavolo-masiva, averaĝa efika gasohava dikeco estas 48,4 m, poreco 26,5%, komenca tavolpremo 14,61 MPa.

Konsisto de la gaso en tavolo TP1-6: metano 96,36%, etano 2,89%, propano 0,05%, butano 0,03%, pentano kaj superaj hidrokarbonoj 0,01%, azoto 0,43%, karbondioksido 0,23%; en tavolo Ju6-7: metano 86,13%, etano 7,06%, propano 2,07%, butano 0,56%, pentano kaj superaj hidrokarbonoj 1,87%, azoto 0,06%, karbondioksido 2,25%

En 2002 la komenca gaskapacito estis taksita je 4900 miliardoj da kubaj metroj.

LiteraturoRedakti

  • Старосельский, В. И.. [2004] Р. И. Вяхирев: Бованенковское месторождение // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 33. ISBN 5-85270-327-3.