Jamburga minejo estas la naftogasokondensata minejo kiu situas en Jamala-Neneca aŭtonoma distrikto (Tjumena provinco, Rusio), 120 km nord-okcidente de la vilaĝo Tazovskij kaj estas parto de la Okcidentsiberia naftogasa provinco. Ĝi estis malkovrita en 1969 (gaso), 1990 (nafto) kaj ekspluatata ekde 1986 (gasokondensato), 1987 (gaso).

Jamburga minejo
ruse Ямбургское месторождение
gasminejo
Situo: Jamala-Neneca aŭtonoma distrikto (Tjumena provinco, Rusio)
Geografia situo 67° 54′ 41″ N, 74° 52′ 26″ O (mapo)67.91138888888974.873888888889Koordinatoj: 67° 54′ 41″ N, 74° 52′ 26″ O (mapo)
Jamburga minejo (Aŭtonoma distrikto de la Jamalo-Nenecoj)
Jamburga minejo (Aŭtonoma distrikto de la Jamalo-Nenecoj)
DEC
Jamburga minejo
Jamburga minejo
Jamburga minejo (Rusio)
Jamburga minejo (Rusio)
DEC
Jamburga minejo
Jamburga minejo
Tipo: naftogasokondensata minejo
Parto de: Okcidentsiberia naftogasa provinco
Malkovro: 1969 (gaso), 1990 (nafto)
Ekspluatado: ekde 1986 (gasokondensato), 1987 (gaso)
Statuso: ekspluatata
Kapacito: 4184,5 miliardoj da kubaj metroj (2002)
Elminigado suma: 2331,4 miliardoj da kubaj metroj (2002)
Ekspluatanto: Gazprom dobiĉa Jamburg
vdr

Geologio redakti

La minejo estas ligita al la samnoma asimetria duonfermita strukturo kiu etendiĝas nord-okcidente. Produktohavaj estas la cenomanianaj (supra kretaceo) kaj malsuprekretaceaj (novkomiaj) sedimentaĵoj. Laŭ tegmento de la cenomanianaj sedimentaĵoj la minejo aspektas kiel muroforma strukturo, kiu etendiĝas nord-oriente kaj konsistas el la centra, la plej levita Jamburga tereno, Anerjaĥa tereno (la norda parto) kaj Ĥarvuta tereno (la sud-okcidenta parto).

La produktohavaj sedimentaĵoj de cenomaniano (alterne kuŝantaj grejsoj, aleŭrolitoj kaj argiloj) kuŝas je la fundo 1000-1211 m. Litologie la tavolaro estas grave dispartigita, la tavoloj-kolektujoj estas nehomogenaj laŭ areo kaj sekco. La efika gasohava dikeco ene de la Jamburga areo estas 175 m, poreco 27-33%, penetrebleco 0,01-2,2 mkm². La kuŝejo estas granda 175 x 50 km, alta je 213 m kaj estas volba, masiva.

La gasakva kontakto estas registrita je la absoluta marko -1158 m (la Ĥarvuta tereno), -1176 (la Anerjaĥa tereno). Konsisto de la gaso: metano 98,6%, homologoj de metano ĝis 0,07%, azoto 1,14%, karbonduoksido 0,19%. La komenca gaskapacito estis 5,4 trilionoj da kubaj metroj, ĝis 2002 pli ol 40% jam estis elminigitaj.

En la malsuprekretaceaj sedimentaĵoj estas trovitaj 15 produktohavaj horizontoj je la fundo 2500-3350 m, en kiuj estas registritaj 23 gasokondensataj kuŝejoj. La produktohavaj horizontoj estas plejparte la alterne kuŝantaj tavoloj de grejsoj, aleŭrolitoj kaj argiloj. La kuŝejoj estas plejparte litologiaj kaj lensoformaj. Efika dikeco estas 1,2-11,1 m, poreco 15,6-17,7%, la komenca tavolpremo 23,5-34,4 MPa. Konsisto de la gaso: metano 89-90%, etano 4,5-4,9%, propano 2,1-2,2%, butanoj 1-1,1%, pentano kaj superaj hidrokarbonoj 2,7-2,9%, azoto 0,36-0,55%, karbonduoksido 0,17-0,42%. Enhavo de la gasokondensato en tavolgaso estas 107-126 gramoj/m³.

En 2002 la komenca gaskapacito estis taksita je 4184,5 miliardoj da kubaj metroj, la suma elminigado atingis 2331,4 miliardoj da kubaj metroj.

Ekspluatado redakti

Unue oni planis konstrui apude urbon Jamburgo, sed poste rezignis je tiu ideo, kio ebligis ŝpari monon kaj fortojn. Ekde tiu tempo la minejon ekspluatis sole deĵorskipoj, loĝantaj en provizora vilaĝo apude[1].

Literaturo redakti

  • Старосельский, В. И.. [2004] Р. И. Вяхирев: Ямбургское месторождение // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 522. ISBN 5-85270-327-3.

Referencoj redakti

  1. (1999) Ю. И. Переплеткин: В пламени жизни: Книга воспоминаний о Борисе Евдокимовиче Щербине (ruse), p. 43. ISBN = 5930200351.