Tavolgaso de la gasokondensataj kuŝejoj estas miksaĵo de hidrokarbonaj kaj nehidrokarbonaj komponantoj, kiuj troviĝas en gasokondensataj kuŝejoj kaj estas elminigataj dum ties ekspluatado.

Konsisto de tavolgaso redakti

Konsisto de la tavolgaso (%)
metano homologoj
de metano
hidrogena sulfido azoto karbonduoksido kondensato
68-95 4-25 0-3,2 0,2-7 0,1-5 0,4-9,7

Renkonteblas minejoj kies tavolgaso enhavas multe de karbonduoksido (ĝis 22%) kaj hidrogena sulfido (ĝis 23%), ekzemple la Astraĥana minejo.

Laŭ proporcioj de metano kaj de sumo de ĝiaj homologoj, la tavolgasoj estas klasifikata kiel:

  • la sekaj (C2H6 + superaj 0-5% moloj);
  • la duonsekaj (6-15%);
  • grasaj (16-25%);
  • la grasegaj (pli ol 25%).

Gasokondensataj esploroj redakti

Por difini konsiston de tavolgaso oni okazigas gasokondensatajn esplorojn kun preno de separgaso kaj nestabila kondensato. La nestabila kondensato estas malgasigata kaj malbutanigata en laboratorioj. Dum la malgasigado oni forigas el la kruda kondensato la gasajn karbonhidratojn CH4-C4H10, mezuras ilian kvanton kaj kvanton de la malbutanigita kondensato.

La komponanta konsisto de la separgaso, malgasigaj kaj malbutanigaj gasoj, kaj tiu de malbutanigita kondensato estas difinata per la metodo de gasolikva kromatografio. Nombro de la grammoj-moloj de la separgasoj, malgasigaj kaj malbutanigaj gasoj, kaj tiu de malbutanigita kondensato sumiĝas laŭ la komponantoj kaj ricevita nombro de la grammoj-moloj de ĉiu komponanto dividiĝas je tiu ĉi sumo.

Surbaze de la gasokondensataj esploroj estas difinataj konsekvencaj prognozaj dependecoj laŭ la faza konduto de la tavolgaso, inkluzive de:

  • tavolperdoj de la kondensato (la tavolperdoj de C5H12 + superaj estas difinataj en la aparatoj de la faza ekvilibro PVT);
  • eventuala enhavo de la kondensato (eventuala enhavo de C5H12 + superaj malaltiĝas sekve de forfalo de parto de tiuj ĉi karbonhidratoj al la likva fazo en tavolo);
  • suma forpreno de C2H6 + superaj en la gasa fazo en gramoj/m³ dum malaltiĝo de premo (la dependecoj — la eventuala enhavo, suma forpreno el tavolo, enhavo de de C5H12 + superaj en la gasa fazo, en gramoj/m³ — estas kalkulataj) .

La konsisto de la tavolgasoj uzeblas dum kalkulado de la hidrokarbona volumeno kaj elekto de la ekspluata metodo por respektiva gasokondensata minejo [1].

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. [2004] Р. И. Вяхирев: Пластовый газ // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 318. ISBN 5-85270-327-3.