La Separgaso (ruse газ сепарации) estas tergaso ricevata dum prilaboro de la tavolgaso de la gasokondensataj kuŝejoj en la gasekspluatejo en separilo. Ĝiaj komponantoj estas difinataj per kromatografo. Ĝi ĉefe konsistas el metano (82-97 %).

Separiloj por la gasa industrio

Separado redakti

La separado okazas ĉe premo 6-7 MPa kaj temperaturo -5 ĝis -20 °C. Se temperaturoj atingas 20 ĝis 30 ⁰C, enhavo de C5H12 + superaj kreskas 1,5-2-oble kaj tiu de interspacaj gasaj hidrokarbonoj je 5-10 % masoj. Enhavo kaj ecoj de la separgaso dependas ĉefe de la enhavo de tavolgaso kaj malpli de la termobaraj kondiĉoj de la separado.

Uzado redakti

La separgaso estas uzata por kalkuli eventualan enhavon de la kondensato kaj volumenon de la eligita el tavolo «seka» gaso (tavolgaso C5H12 + superaj) aŭ tavolgaso. La volumeno de la separgaso ĉiam estas malpli alta ol tiu de la «seka» gaso aŭ des pli tiu de la tavolgaso, eligata el tavolo. Por kalkuli volumenojn de la «seka» gaso kaj tavolgaso oni uzas molajn proporciojn.

Mola frakcio de la separgaso en la tavolgaso estas difinata kiel rilatumo de 1000 moloj de la separgaso al la diferenco inter la sumo de la moloj de la tavolgaso kaj la sumo de la moloj de hidrokarbonoj C5H12 + superaj en la tavolgaso. Dum ekspluatado ambaŭ ciferoj kreskas. Ilia uzado ebligas kontroli volumenojn de la «seka» gaso kaj tavolgaso, elminigataj el la tavolo.

Literaturo redakti

  • Юшкин, В. В.. [2004] Р. И. Вяхирев: Газ сепарации // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 63. ISBN 5-85270-327-3.

Vidu ankaŭ redakti