Gasokondensata minejo


Gasokondensata minejo estas unu aŭ kelkaj gasokondensataj kuŝejoj, ligitaj al la sama kaptujo. Iuj kuŝejoj povas havi malgrandajn naftomarĝenojn sen industria signifo.

Karakterizoj redakti

La gasokondensataj minejoj povas esti unukuŝejaj aŭ plurkuŝejaj. Tiuj lastaj (speciale en la supra parto de la sekco) ofte havas amasiĝojn de gaso, al kiuj preskaŭ tute mankas kondensato.

La gasokondensataj minejoj estas trovitaj ene de platformaj naftogasaj basenoj kaj orogenezoj.

Karakterizoj de la gasokondensata minejo estas:

kaj aliaj.

Enhavo de stabila kondensato (en gramoj por m³), premo de la maksimuma kondensiĝo kaj komenca kondensiĝopremo kutime kreskas laŭ la sekco de supre malsupren samtempe kun altiĝo de la profundeco kaj tavolpremo.

Premo de la maksimuma kondensiĝo kutime estas de 5 ĝis 7,5 MPa kaj nur malofte superas 10 MPa.

Enhavo de tavolgaso varias en granda diapazono. La ĉefa komponanto de la gasoj de plejparto de tiaj minejoj estas metano (70-95% moloj). Malofte renkontiĝas gasokondensataj minejoj, en kiuj likvaj hidrokarbonoj estas dissolvitaj en premita karbonduoksido (70-90% moloj). Enhavo de homologoj de metano (C2-H6+superaj) en tavolgaso estas 4-25% moloj; H2S estas 0-30%; N2 estas 0,2-7%; C5-H12+superaj (de la kondensato) 0,4-10% moloj. En kondensatoj de la plurtavolaj minejoj de supre malsupren laŭ la sekco kutime malkreskas enhavo de la metanoj kaj kreskas koncentriĝo de aromaj hidrokarbonoj.

Ekspluatado redakti

Dum la ekspluatado de la gasokondensataj minejoj povas perdiĝi (sedimentiĝi) kondensato en la tavoloj ĉe malkresko de premo, speciale multaj perdoj okazas se enhavo de stabila kondensato superas 200 gramojn/m³. Por minimumigi tiujn perdojn oni uzas cikloprocezon. Sed eĉ tiukaze pro malkongruo de la kvanto de la enpumpata kaj elminigata gaso, kaj ĉar la elprema procezo ne plene kovras de la tavolon, iom da kondensato plu perdiĝas.

Dum la ekspluatado de la gasokondensataj minejoj en tavolaj miksaĵoj okazas faztransiroj, sekve de kio enhavo de la elminigata gaso ĉiam ŝanĝiĝas. Por eligi el ĝi kondensaton, oni uzas en la minejoj aparatojn por malalttemperatura separado kaj adsorbo. Se enhavo de kondensato en gaso estas malalta aŭ ĝia volumo en la minejo malgrandas, oni ekspluatas la gasokondensatan minejon same kiel la normalan gasminejon. Plejparto de la gasokondensataj minejoj enhavas samtempe gaskuŝejojn, naftokuŝejojn kaj naftomarĝenojn.

Elstaraj minejoj redakti

La plej grandaj gasokondensataj minejoj en Rusio estas la Urengoja, Vuktila kaj Orenburga.

Literaturo redakti

  • Старобинец, И. С.. [2004] Р. И. Вяхирев: Газоконденсатное месторождение // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 100–101. ISBN 5-85270-327-3.

Vidu ankaŭ redakti