Premo de la maksimuma kondensiĝo

Premo de la maksimuma kondensiĝo de tavolgaso estas balancita parametro de la fazaj transiroj de la tavola gasokondensata sistemo, ĉe kiu ĉesas kondensiĝo kaj dum plua malaltiĝo de tavolpremo okazas vaporiĝo de la sedimentiĝinta en la tavolo nestabila kondensato.

Tiu ĉi premo dependas de mola frakcio C5H12 + superaj en tavolgaso kaj de la mola koncentriteco de la metanaj hidrokarbonoj en la grupa enhavo de la kondensato. Por tavolgasoj kun malgranda enhavo de C5H12 + superaj tiu ĉi premo egalas al 6 ĝis 6,5 Mpa. Se la enhavo superas 4 %, do la premo ankaŭ superas 10 Mpa. Ju pli alta estas enhavo de la parafinaj hidrokarbonoj, des malpli alta estas tiu premo ĉe la sama eventuala enhavo de la kondensato.

Oni difinas tiun premon eksperimente per la aparatoj de la faza ekvilibro PVT. Ĝi gravas por regi la transportadon de la gaso laŭ la ĉefaj gasduktoj. Por la gasduktoj kun premo 7,5 Mpa oni preparas la gason ĉe la premoj 8 ĝis 11,5 Mpa kio por iuj tavolgasoj superas la premon de la maksimuma kondensiĝo. Do se la gasopremo iĝos malpli alta ol la premo de la maksimuma kondensiĝo, okazos aldona kondensiĝo de la hidrokarbonoj.

Literaturo redakti

  • Гриценко, И. А.. [2004] Р. И. Вяхирев: Давление максимальной конденсации // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 150. ISBN 5-85270-327-3.

Vidu ankaŭ redakti