Vuktila minejo estas la naftogasokondensata minejo kiu situas en Komiio (Rusio), 160 km nord-oriente de urbo Uĥto kaj estas parto de la Timano-Peĉora naftogasa provinco. Ĝi estis malkovrita en 1964 kaj ekspluatata ekde 1968.

Vuktila minejo
ruse Вуктыльское месторождение
Situo: Komiio (Rusio)
Geografia situo 63° 39′ 2″ N, 57° 17′ 53″ O (mapo)63.65055555555657.298055555556Koordinatoj: 63° 39′ 2″ N, 57° 17′ 53″ O (mapo)
Vuktila minejo (Respubliko Komiio)
Vuktila minejo (Respubliko Komiio)
DEC
Vuktila minejo
Vuktila minejo
Vuktila minejo (Rusio)
Vuktila minejo (Rusio)
DEC
Vuktila minejo
Vuktila minejo
Tipo: naftogasokondensata minejo
Parto de: Timano-Peĉora naftogasa provinco
Malkovro: 1964
Ekspluatado: ekde 1968
Statuso: ekspluatata
Kapacito: 78,1 miliardoj da kubaj metroj (2002)
Elminigado suma: 357,7 miliardoj da kubaj metroj (2002)
Ekspluatanto: NOVATEK
vdr

Geologio redakti

La minejo estas kontrolata de granda antiklinala faldo, kiu estas granda je 85 x (3-5) km, amplitudo 1500 m ene de la centra parto de la Suprepeĉjora fleksejo de la Antaŭurala randofleksejo. Gaso haveblas en sedimentaĵoj de malsupra permio kaj karbonio je la fundo 2100-3760 m. La karbonata kolektujo (kalkoŝtonoj kaj dolomitoj) estas poro-fendeca kaj nehomogena laŭ siaj fizikaj kaj filtroj-volumenaj ecoj. Gasosaturita dikeco estas 170 m, efika poreco 6-13%, penetrebleco 0,01-0,235 mkm², komenca tavolpremo 34,2 MPa, tavola temperaturo 92 °C.

La kuŝejo estas gasokondensata, masiva, alteco 1440 m. En plandumo de la gasokondensata kuŝejo estas trovita naftokuseno, kapabla fordoni diurne 4,4 m³ da nafto. En la parto de la minejo kiu troviĝas sub surfaŭlto je la fundo 3400-4400 m estas ricevitaj alfluoj de nafto el karboniaj sedimentaĵoj.

Konsisto de la gaso de la ĉefa kuŝejo: metano 75,1%, etano 8,9%, propano 3,6%, butanoj 1,5%, pentano kaj superaj hidrokarbonoj 6,4%, azoto 4,4%, karbondioksido 0,1%. Komenca enhavo de kondensato en la gaso estas 360 g/m³, en 2002 — 53,9 g/m³. La gasakva kaj gasonafta kontaktoj estas registritaj je absoluta marko -3316 m, akvonafta kontakto je -3376 m.

La minejo atingis etapon de la falanta elminigado. Ĝis 2001 estis elminigitaj 81,6% el la komenca kapacito je 434,8 miliardoj da kubaj metroj. En 2002 la komenca gaskapacito estis taksita je 78,1 miliardoj da kubaj metroj, suma elminigado atingis 357,7 miliardoj da kubaj metroj.

Literaturo redakti

  • Старосельский, В. И.. [2004] Р. И. Вяхирев: Вуктыльское месторождение // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 59. ISBN 5-85270-327-3.