Timano-Peĉora naftogasa provinco

Timano-Peĉora naftogasa provinco estas naftogasa provinco, kiu okupas teritorion de Neneca aŭtonoma distrikto (Arĥangelska provinco), Komiio kaj la nordan parton de Perma provinco (Rusio). Ĝi estas parto de Timano-Peĉora plato. Ĝia areo estas 500 mil km², el kiuj pli ol 120 mil km² okupas la akvaro de la Peĉora maro. La sedimenta volumeno superas 2 milionojn da kvadrataj kilometroj.

Timano-Peĉora naftogasa provinco
Tipo naftogasa provinco
Landoj Rusio
Administraj unuoj Neneca aŭtonoma distrikto (Arĥangelska provinco), Komiio, Perma provinco
Parto de la Timano-Peĉora plato
Inkludas la Iĵmo-Peĉora, Peĉoro-Kolvinska, Ĥorejvero-Morejusa, Nord-Antaŭurala naftogasaj distriktoj, Oriento-Timana naftogasa sektoro,
Areo 500 mil km²
Naftogasaj kompleksoj la ordovicia terigena, ordovicia-siluria-malsupredevonia karbonata, mezdevonia-malsuprefranka terigena, semiluka-tournaisianaen karbonata, malsupremeza-vizeaen terigena, suprevizea-malsuprepermja karbonata, malsuprepermja terigeno-halogena, suprepermja terigena, triasa terigena
Ekspluatado ekde la 1930-aj jaroj
Naftogasaj minejoj la Vuktila, Pomora, Prirazlomnaja, Vasilkova, Ĉibjua, Jarega, Sedelka
vdr


Timano-Peĉora naftogasa provinco sur la mapo de Rusio

Situo redakti

La provinco estas ligita al la samnoma sineklizo, kiu situas en la nord-orienta parto de la Orienteŭropa kratono. Sud-okcidente ĝi estas limigita per levaĵoj de la Timana montokresto, oriente — per orogenezo-surŝovoj de la Uralo kaj Paj-Ĉoj-Montaro, nord-okcidente — per fleksuro (la Kurencova ŝtupo) de la junto kun la Sud-Barenca depresio de la Barencomara naftogasa provinco.

La teritorio de la provinco estas ligita al la samnoma distrikto de la bajkala konsolidiĝo de la fundamento (la Peĉora plato). Tiun ĉi fundamenton karakterizas arĥaikaj kratonoj (la Ĥorejvera, Iĵmo-Peĉora kaj aliaj), dividitaj per zonoj de proterozoikaj orogenezoj (la Peĉoro-Kolvinska, Morejusa kaj aliaj). La heterogena karaktero de la fundamento kaŭzis malsaman stabilecon de ĝia bloko dum la formiĝo de la sedimenta kapoto.

De okcidento al oriento etendiĝas la Timana montokresto (la inversia levaĵo ĉe la limo kun la Mezenska depresio de la Rusa platformo), Iĵmo-Peĉora depresio, Peĉora-Kolvinska aŭlakogeno, Varandej-Adzva riftogena zono kaj sistemo de randofleksejoj, kovritaj per surŝovoj de la Urala orogenezo (variskana epoko). Tiuj ĉi tektonikaj elementoj estas dividitaj per sistemoj de longaj faŭltoj, kiuj etendiĝas nordo-nordo-okcidente.

Strukturo redakti

Partoj de la provinco estas: la Oriento-Timana naftogasa sektoro, Iĵmo-Peĉora naftogasa distrikto, Peĉoro-Kolvinska naftogasa distrikto, Ĥorejvero-Morejusa naftogasa distrikto, Nord-Antaŭurala naftogasa distrikto.

Ene de la naftogasaj distriktoj troviĝas 11 naftogasaj sektoroj:

  • la rando-plataj (la Oriento-Timana, Varandej-Adzva, Korotaiĥa, Kosju-Rogova, Verĥnepeĉora, Bolŝesinja);
  • la interne-plataj (Iĵma, Ĥorejvera, Malozemlo-Kolgujeva, Nerica, Peĉoro-Kolvina, Omro-Luza).

La sedimenta kapoto konsistas el terigeno-karbonataj formiĝoj de la fanerozoiko. En la malsuprepermja tavolaro estas vaste reprezentitaj halogenoj. En la orienta parto estas registritaj ordoviciaj halogenaj tavolaroj. Dikeco de la sedimenta sekco kreskas je la orienta direkto kaj konsistigas: kelkcent metrojn (Timano), 6000 ĝis 8000 metrojn (riftodevenaj fleksejoj), 10 000 ĝis 12 000 (la Antaŭurala fleksejo)[1].

Oni registris 9 naftogasajn kompleksojn:

  • la ordovicia terigena;
  • la ordovicia-siluria-malsupredevonia karbonata;
  • la mezdevonia-malsuprefranka terigena;
  • la semiluka-tournaisianaen karbonata;
  • la malsupremeza-vizeaen terigena;
  • la suprevizea-malsuprepermja karbonata;
  • la malsuprepermja terigeno-halogena;
  • la suprepermja kaj triasa terigenaj.

Nafto kaj gaso redakti

Naftogasaj tavoloj estas ligitaj al la rifeaj rokaĵoj.

La komenca suma kapacito de la karbonhidratoj estas taksata je 17 miliardoj da tunoj da kondiĉa fuelo, el kiuj 25% estas gaso. 40% da resursoj troviĝas en Peĉoro-Kolva naftogasa distrikto. Ene de la provinco estas malkovritaj proksimume 190 minejoj.

En la suda parto de Iĵmo-Peĉora depresio, sur Kolva megamuro (Ĥorejvera depresio kaj Varandej-Adzva riftogena zono) estas trovitaj ĉefe naftominejoj; en Verĥnepeĉora de la Antaŭurala fleksejo) situas ĉefe gasaj kaj gasokondensataj minejoj. La hidrokarbonaj kuŝejoj estas ligitaj ĉefe al diversaj kaptujoj: tavolaj, masivaj, ofte litologie, tektonike aŭ stratigrafie ŝirmitaj.

Esplorado redakti

Regula esplorado pri nafto kaj gaso komenciĝis en 1929. La unua minejo de malpeza nafto (la Ĉibjua) estis malkovrita en 1930, tiu de peza nafto (la Jarega) en 1932. Surbaze de la Jarega minejo oni aranĝis ŝaktan elminigadon de nafto, enpumpante varmoperilon en la naftotavolon. La unua gasminejo (la Sedelka) estis malkovrita en 1935. Surbaze de ĝi en 1941 unuafoje en Sovetunio ekfunkciis la gasa elminigejo.

La plej gravaj minejoj meze de la 1960-aj. En tiu periodo estis malkovrita la Vuktila minejo. Subakvajn kuŝejojn oni komencis esplori fine de la 1970-aj, kiam estis malkovritaj la Pomora gaskondensata minejo (1985), Prirazlomnaja naftominejo (1988) kaj aliaj.

Liberaj gasoj estas ĉefe metanaj (65-95%). En iuj malfrupaleozojaj kuŝejoj (la Pesĉanoozjora kaj aliaj) enhavo de azoto superas 20%. Akompanaj gasoj estas karbono-azotaj. Kondensatoj havas densecon 0,67-0,79 gramoj/cm³. Naftoj estas ĉefe metanonaftenaj, parafinaj (ĝis 23%), enhavo de sulfuro varias de 0,1 ĝis 3,0%. En la karbonataj rifejaj tavoloj denseco de la naftoj estas de 0,8 ĝis 0,98.

Elminigado de gaso komenciĝis en 1968 kun ekspluatado de la Vuktila minejo, kiu iĝis la bazo por gasodukto Vuktilo — Centro. Por gasoprovizado de Narjan-Mar estas uzata la Vasilkova minejo. La apogeo de la gaselminigado estis atingita en 1982 (20 miliardoj da kubaj metroj) kaj tiu de nafto en 1983 (21 miliono da tunoj)[2].

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Данилов В. Н., Силантьев Ю. Б.. [2004] Р. И. Вяхирев: Тимано-Печорская нефтегазоносная провинция // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 446. ISBN 5-85270-327-3.
  2. Данилов В. Н., Силантьев Ю. Б.. [2004] Р. И. Вяхирев: Тимано-Печорская нефтегазоносная провинция // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 447. ISBN 5-85270-327-3.