Tavola temperaturo

Tavola temperaturo estas la parametro, kiu karakterizas la varmostaton de la tavolo. Ĝi formiĝas influata de la varmofluo, kiu direktiĝas el la internaj zonoj de la Tero al ĝia surfaco.

Distribuo de la varmo en la terkrusto okazas ĉefe per la konduktada varmotransdono (definita de la termika konduktivo de la rokaĵoj) kaj per la konvekta transpreno (ligita al la moviĝo de la fluaĵoj en la rokaĵaj fendoj). Oni mezuras tavolan temperaturon per la geoterma gradiento kaj geoterma ŝtupo (la grando, inversa al la geoterma gradiento). Por la mezurado oni uzas hidrargajn, termistorajnen kaj aliajn termometrojn.

La tavolaj temperaturoj povas esti normalaj (fonaj) por respektiva areo aŭ enormaj. En la kuŝejoj ili dependas de ties profundeco kaj geotermaj specifaĵoj de la respektivaj areoj de la terkrusto. Estas registritaj tavolaj temperaturoj en diapazono ekde ĉirkaŭ 0 °C (la gasohidrataj kuŝejoj) ĝis la unuaj centoj °C (la profundaj kuŝejoj).

Borado kaj rilataj operacioj perturbas la naturan distribuon de la tavolaj temperaturoj. Kutime ili revenas al la origina stato post 8-13 tagoj. Daŭreco de la restariga periodo dependas de diametro de borputo, daŭro de la tralavado de la puto, diferenco inter temperaturo de la tralava likvaĵo kaj tiu de la ĉirkaŭaj rokaĵoj kaj ties varmofizikaj ecoj.

Ŝanĝo de la tavolaj temperaturoj kaŭzas ŝanĝon de la volumenoj de gaso, likvaĵo kaj enaj rokaĵoj. Altiĝo de la temperaturo estigas malaltiĝon de viskozeco de gaso. Se temperaturo altiĝas en la fermita ujo, do kreskas tavolpremo. La tavolaj temperaturoj influas ankaŭ ŝanĝon de la fazaj rilatumoj en la kuŝejoj kaj ŝanĝon de la dilueco de gasoj en nafto kaj akvo, kaj de saloj en akvo.

Malaltiĝo de la tavolaj temperaturoj malfaciligas elmnigadon de la hidrokarbonoj kaj kaŭzas perdon de la valoraj produktoj (gasokondensato, viskoza nafto, parafino). Do ekspluatado de la naftominejoj (speciale de la parafinaj naftoj) okazas kun kresko de la tavolaj temperaturoj. Pro tio konoj pri la ekzaktaj tavolaj temperaturoj estas tre gravaj por borado kaj dezajnado de la hidrokarbonaj minejoj.

Literaturo redakti

  • [2004] Р. И. Вяхирев: Пластовая температура // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 317. ISBN 5-85270-327-3.

Vidu ankaŭ redakti