Tavola energio estas la energio de la tavolo-kolektujo kaj de troviĝanta en ĝi fluaĵo (nafto, tergaso, akvo), kiuj troviĝas en la streĉa stato pro montopremo kaj tavolpremo.

La ĉefaj tipoj de tavolenergio:

  • la impeta energio de la tavolakvoj;
  • la energio de la libera gaso kaj tiu de la gaso diluita en nafto kaj eliĝanta dum malaltiĝo de la premo;
  • la energio de elasteco de la premitaj rokaĵoj kaj likvaĵoj;
  • la energio de la impeto, estigita de la pezoforto de nafto.

Ju pli da gasoj estas diluitaj en nafto, des pli alta estas tavola energio. Dum elprenado de likvaĵoj aŭ gasoj el tavolo, tavola energio konsumiĝas por ŝovi la likvaĵojn kaj superi la fortojn, kiuj kontraŭstaras al tiu movado (temas pri la fortoj de la interna frotado de likvaĵoj kaj gasoj, tiuj de ilia frotado kontraŭ rokaĵoj, kaj pri la kapilaraj fortoj). Movadon de nafto kaj gaso en la tavolo plej ofte kaŭzas samtempe kelkaj tipoj de la tavola energio. Ĉiam riveliĝas la energio de la elasteco de la rokaĵoj, tiu de la likvaĵoj kaj tiu estigita de la pezoforto de nafto. Dominado de tiu aŭ alia tipo de la energio dependas de geologiaj specifaĵoj kaj ekspluata reĝimo de la minejo.

La eluzita tavola energio povas rekompenciĝi per natura alfluo de surfacaj akvoj al la produktohavaj tavoloj aŭ per artefarita pumpado de akvo, gaso aŭ alia agento, kiu elpremas la elminigatan fluaĵon. Do difini la bilancon de la tavola energio (rilatumon de la tavolenergio, uzata por elminigado kaj tiu alportata de interne) estas tre grava por plani ekspluatadon de la naftominejo.

Literaturo redakti

  • Зотов, Г. А.. [2004] Р. И. Вяхирев: Пластовая энергия // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 317–318. ISBN 5-85270-327-3.

Vidu ankaŭ redakti