Gata (armene: գաթա, romanize :  gatʿa) estas armena bakaĵo aŭ dolĉa pano. Estas multaj variaĵoj de gata en Armenio kaj kutime specifaj urboj aŭ regionoj havas sian propran version[1][2]. Ĝi troveblas en diversaj formoj, grandecoj kaj povas esti ornamita aŭ lasita senornama. Antaŭ longe, gata estis bakita en toniro (tradicia armena bakejo), sed ĝi nun estas bakita en fornoj. La pano estas tradicie manĝata dum la Kandelfesto, sed ankaŭ manĝata dum aliaj festoj aŭ simple bakita por ĝui kun taso da teo aŭ kafo[3]. .

Virino el Geghard, Armenio, vendas siajn gata-ojn.

Unu populara variaĵo estas gata kun koric, farĉaĵo, kiu konsistas el faruno, butero kaj sukero. Gata povas havi aliajn farĉaĵojn kiel ekzemple nuksoj, plej ofte juglandoj. Iuj variaĵoj inkluzivas meti moneron ene de la pasto antaŭ ol la gata estas bakita, kaj oni diras, ke kiu ricevas la pecon kun la monero, tiu devas esti benita kun bonŝanco[4][5][6]. Gata el la vilaĝoj Garni kaj Geghard estas ornamita (antaŭ bakado), ronda, kaj ĝenerale ĉirkaŭ diametro de piedo. Ĉirkaŭ la suda rando de la lago Sevan, en la urbo Covinar, gata estas pli densa kaj pli dolĉa, kaj bakita sen korico en triangula formo sen ornamado.

Referencoj redakti

  1. Sweet Treats around the World: An Encyclopedia of Food and Culture, p. 11.
  2. Baghdad Barcarolle, p. 31.
  3. Armenians’ Favorite Gata Bread. Arkivita el la originalo je 2019-04-10. Alirita 2020-11-08.
  4. Irina Petrosian and David Underwood. (2006) Armenian Food: Fact, Fiction & Folklore. Lulu.com, p. 169. ISBN 9781411698659.
  5. Sonia Uvezian. (1996) Cuisine of Armenia, Hippocrene Cookbooks Series. Hippocrene Books, p. 455. ISBN 9780781804172.
  6. George Mouradian. (1995) Armenian infotext. Bookshelf Publishers, p. 100. ISBN 9780963450920.

Vidu ankaŭ redakti