Gedo Senki (filmo)
Gedo Senki (japane: げド戦記 [gedo senki], lavorte: La milita kroniko de Gedo", 2006) estas japana animacia filmo de Studio Ghibli.
"La milita kroniko de Gedo" | |
---|---|
Originala titolo | げド戦記 [Gedo Senki] |
Produktadlando | Japanio |
Originala lingvo | japana |
Kina aperdato | 29 jul. 2006 |
Daŭro | 110 minutoj |
Ĝenro | animeo |
Kameraado | Atsushi Okui |
Reĝisoro(j) | Mijazaki Goro |
Produktisto(j) | Toshio Suzuki • Tomohiko Ishii |
Scenaro | Gorō Miyazaki • Keiko Niwa |
Muziko de | Tamiya Terashima |
Produktinta firmao | Studio Ghibli |
IMDb | |
La reĝisoro estis Mijazaki Goro, filo de Mijazaki Hajao.
La muzikon por tiu filmo komponis Teraŝima Tamija.
La rakonto de la filmo sekvas la novelon "Earthsea" (Ter-maro) de Ursula K. Le Guin.
Intrigo Redakti
Tiu filmo ludas en fantasta mondo loĝata de homoj kaj drakoj. Ĝi rakontas la batalon de la sorĉisto Gedo por restaŭri la magion, kiu ŝajnas malaperi paŝon post paŝo.
Ĉefaj roluloj Redakti
En la mondo de Ter-maro ĉiuj loĝantoj havas du nomojn: la kutima nomo, plej ofte donita laŭ iu besto, planto aŭ juvelo, kaj la vera nomo, kiun al homo donas ties patrino post ritualo de plenkreskiĝo kaj kiun tiu devas ĉiam teni en sekreto, ĉar alie iu malica spirito aŭ sorĉisto povas uzi ĝin kontraŭ la homo. En Gedo Senki nur la vera nomo de ĉefa rolulo (Gedo) estas defaŭlte konata, aliaj roluloj ĉi-sube estas listigitaj nur per kutimaj nomoj.
- Hajtaka / Gedo (japane: ハイタカ [haitaka], laŭvorte: Nizo / げド [gedo])
- Sorĉisto.
- Aren (japane: アレン [aren])
- Junulo, princo de Enraddo.
- Teru (japane: テルー [terū])
- Junulino.
- Kokuo (japane: 国王 [kokuō], laŭvorte: reĝo de la lando)
- Reĝo de Enraddo, kaj patro de Aren.
- Ohi (japane: 王妃 [ōhi])
- Edzino de la reĝo de Enraddo, kaj patrino de Aren.
- Kumo (japane: クモ [kumo], laŭvorte: araneo)
- Sorĉisto.
- Usagi (japane: ウサギ [usagi], laŭvorte: kuniklo)
- Subulo de la sorĉisto Kumo.
- Tena (japane: テナー [tenā])
- Longtempa amikino de Gedo.
Filmo Redakti
La filmo Gedo Senki aperis en la japanaj kinejoj en 2006, je novembro 2006 ankaŭ en DVD.
Titolo en aliaj lingvoj Redakti
lingvo | titolo | signifo | |
angla | Tales from Earthsea | rakontoj el TeroMaro | |
finna | Maameren tarinat | rakontoj de TeroMaro | |
franca | Les Contes de Terremer | la rakontoj de TeroMaro | |
hispana | Cuentos de Terramar | rakontoj de TeroMaro | |
itala | I Racconti di Terramare | la rakontoj de TeroMaro | |
japana | げド戦記 | (la) milita kroniko de Gedo | |
normĉina | 格得戰記 | (la) milita kroniko de Géde [= Gedo] | |
pola | Opowieści z Ziemiomorza | rakontoj el TeroMaro | |
rusa | Сказания Земноморья | legendoj de TeraMaro |
Libroj Redakti
En 2006 en Japanio aperis la kolorplena kvar-voluma filmkomikso pri Gedo Senki eldonita de Tokuma Shoten.