Geestland

urbo en Germanio

Geestland estas urbo kaj memstara komunumo en distrikto Cuxhaven en Malsupra Saksujo. Geestland estiĝis la 1an de Januaro 2015 el la kunfandiĝo de urbo Langen kaj Samtgemeinde Bederkesa (komunumaro Bederkesa).[1] En sia distrikto estas – post urbo Cuxhaven – Geestland la komunumo kun la dua laŭ alto nombro de loĝantoj (30.411 en 2013-12-31 en la siatempaj urbo Langen kaj komunumaro Bederkesa). La nomo estas derivita de la pejzaĝformo kun la germana nomo Geest (hesto). Krom tio Geestland sude limas al rivero Geeste.

Geestland
Blazono

Map

Flago
Geestland in CUX.svg
Administrado
Federacia lando Malsupra Saksio
Distrikto Distrikto Cuxhaven
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 04704, 04707, 04708, 0471, 04742, 04743, 04745, 04756, 04765
Poŝtkodo 27607, 27624
Aŭtomobila kodo CUX
Oficiala Municipokodo 03352062
Politiko
Adreso de la administrejo Sieverner Straße 10
27607 Geestland
Demografio
Loĝantaro 30847 (stato 2019-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo 12411)]
Geografio
Geografia situo 53° 38′ N, 8° 45′ O (mapo)53.631258.7508055555556Koordinatoj: 53° 38′ N, 8° 45′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 10 m
Areo 356,2 km²
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Geestland konsistas el 16 vilaĝoj aŭ urbetoj, kiuj antaŭe apartenis aŭ al la eksa urbo Langen aŭ al la komunumoj de la eksa komunumaro Bederkesa.

ReferencojRedakti

  1. Gesetz über die Neubildung der Stadt Geestland, Landkreis Cuxhaven, vom 8. November 2012, Niedersächsisches Gesetz- und Verordnungsblatt (Nds. GVBl.) Nr. 26/12, ausgegeben in Hannover am 16. November 2012, S. 430