Genieve BLACKWELL estas episkopo de la anglikana eklezio de Aŭstralio. Ŝi nuntempe oficas kiel asistanta episkopo en la Diocezo de Melburno. Ŝi estis la unua virino, kiu estis konsekrita kiel episkopo en la stato de Novsudkimrio kaj la tria en Aŭstralio.

Genieve Blackwell
Anglikana episkopo en Melburno
Regado 2015
Antaŭulo Barbara Darling
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1962 (1962-01-01) (62-jaraĝa)
Religio Anglikanismo
Nacieco Aŭstralio
Ŝtataneco Aŭstralio vd
Konsekrado 2012
Familio
Edz(in)o John Silversides
Infanoj 2
Profesio
Okupo pastro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Trejnado kaj pastreco redakti

Post kiam ŝi studis ĉe la Universitato de Sidnejo, kie ŝi anglikaniĝis, Blackwell studis ĉe Moore Theological College de 1989 ĝis 1992. Ŝi diakoniĝis en la Diocezo de Sidnejo dum 1993 kaj ŝi poste pastriĝis en la Diocezo de Bathurst dum 1998 kie ŝi pastris en la parokoj de Gulgong kaj Grenfell.[1] Ŝi translokiĝis al Yass en la Diocezo de Canberra kaj Goulburn dum 2005. De 2007 ĝis la tempo de sia nomumo kiel episkopon, ŝi estis Arkidiakono por Kampara Pastreco kun la aparta respondeco pastri al pastraroj en la plejparte kampara diocezo dum longa periodo de senpluveco.[2]

La 3-an de decembro 2011, anonciĝis ŝia nomumo kiel asistanta episkopo en la Diocezo de Canberra kaj Goulburn.[3] Ŝi konsekriĝis la 31-an de marto 2012 kaj komisiĝis kiel Regiona Episkopo de Wagga Wagga ĉe diservo gastigate ĉe la Katedralo de St Savanto, Goulburn.[2][4][5][6][7] Blackwell estis ankaŭ la rektoro de la paroko de Turvey Park, urbero de Wagga Wagga.

La 19-an de decembro 2014 anonciĝis, ke Blackwell nomumiĝis kunhelpan episkopon en la Diocezo de Melburno.[8] Ŝi komisiiĝis 19-an de junio 2015 kiel asistanta episkopo kun respondeco por parokoj en la urbo kaj orientaj antaŭurboj, nun nomiĝas la Marmingatha episko.[8][9]

Plejparto de la anglikana eklezio en Aŭstralio agnoskas la ordinacion de virinoj kiel pastroj kaj episkopoj, kvankam rimarkinda oponanto estis Peter Jensen, eksa Ĉefepiskopo de Sidnejo.[10][11]

Referencoj redakti

  1. Presbyterian Church (USA) online report
  2. 2,0 2,1 NSW Parliamentary tribute. Arkivita el la originalo je 2012-03-22. Alirita 2016-05-29.
  3. Conger's Consecration List website
  4. Brown, Malcolm, "Jensen begs off as deputy consecrates woman bishop", 31-a de marto 2012. Kontrolita 2-a de aprilo 2012.
  5. Byrne, Elizabeth, "First female Anglican bishop for NSW, ACT", ABC News, ABC, 2-a de aprilo 2012. Kontrolita 2-a de aprilo 2012.
  6. Diocesan statement[rompita ligilo]
  7. McKenny, Leesha, "Bishop designate is listening to her Boss", 12-a de decembro 2011. Kontrolita 5-a de aprilo 2012. Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2016-05-29.
  8. 8,0 8,1 "Melbourne welcomes Bishop Genieve Blackwell at her commissioning", Anglican Diocese of Melbourne, 22-a de junio 2015. Kontrolita 19-a de oktobro 2015. Arkivigite je 2016-03-24 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-24. Alirita 2016-05-29.
  9. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-05-08. Alirita 2016-05-29.
  10. Speers, Jodie, "Claims feminism has set men back", 12-a de septembro 2012. Kontrolita 8-a de oktobro 2012.
  11. Overington, Caroline, "The good fight", News Corp Australia, 6-a de oktobro 2012. Kontrolita 8-a de oktobro 2012.