Georg Christian Gebauer

germana historiisto

Georg Christian GEBAUER (naskiĝinta la 26-an de oktobro 1690 en Breslaŭo, mortinta la 29-an de januaro 1773 en Göttingen) estis germana jurscienculo, historiisto kaj altlerneja instruisto.

Vivo redakti

Post la frekvento de la Elizabeto-gimnazio en sia naskiĝurbo li ekstudis en 1710 en Lepsiko la humanismajn studojn (studia humanitatis). En 1712 li ŝanĝis la altlernejon kaj iris al la Universitato de Altdorf antaŭ ol kontinuigi la jursciencajn kaj historisciencajn studojn en Halle (Saale) ĉe Nikolaus Hieronymus Gundling. Laŭ instigo de la urbestro Gottfried Gräve li revenis en 1715 Lepsiken, por instrui tie la filon de la urbestro. En 1717 li bakalaŭriĝis en Lepsiko. Li nomumitis asesoro en 1721 ĉe la fakultato pri filozofio. Ĉe la Universitato de Erfurto li doktoriĝis en 1723. Kvar jarojn poste li fariĝis ordinara profesoro pri ĝenerala kaj saksia feŭdojuro en Lepsiko kaj en 1730 li pluse akceptis iĝi asesoro ĉe la Supera kortega tribunalo.

Graveco redakti

Per siaj eldonitaĵoj kaj la ĉe Gundling akiritaj doktrinoj Gebauer sukcesis atentigi pri si Gerlach Adolph von Münchhausen kaj Johann Jakob Schmauß. Münchhausen venigis lin en 1734 ĉe la nove fonditan altlernejon en Göttngen. Tie li estis Professor juris primarius kaj kortega konsiliisto. Samtempe li estu la unuan jaron vicrektoro. En 1747 li ricevis la titolon de Sekreta justica konsiliisto kaj en 1755 la estrecon en la Decidkolegaro de la jura fakultato. Gebauer faris tre variajn prelegojn: ekz. pri jurhistorio, natura juro laŭ Gundling, eŭropa historio, pandektoj laŭ Ludovici ("Text der Institutionen nach seinem Ordo institutionum und das Lehnrecht").

Verkoj (elekto) redakti

  • Notea zu Johann Schilters Institutionen des Lehnrechts, 1. Auflage 1728; tio kondukis al longjara batolo kun Johann Peter von Ludewig
  • skribanto de longa antaŭparolo al jena libro - Daniel Casper von Lohenstein: Großmüthiger Feldherr Arminius und Thußnelda, nova eldono 1731.
  • Grundriß zu einer umständlichen Historie der vornehmsten europäischen Reiche und Staaten, 1. Auflage 1733
  • Leben und denkwürdige Thaten Herrn Richards, erwählten römischen Kaisers, Leipzig 1744
  • Ordo institutionum, Göttingen 1752
  • Narratio de Henrico Brenkmanno, de manuscriptis Brenkmannianis etc., 1764
  • Vestigia juris Germanici antiquissima in Cornelii Taciti Germania obvia, Göttingen 1766
  • Corpus juris civilis, postmorte 1776–1797 far Georg August Spangenberg

Eksteraj ligiloj redakti