Georg RIESEN (naskiĝinta en la 25-a de julio 1866, mortinta en la 29-a de decembro 1925) estis germana migradisto kaj naturprotektisto.

Memorŝtono por Riesen

Kune kun Franz Thomas li estris la en 1921 fondita Düppel-komunumo (germane: Düppel-Gemeinde). Ĝi havis ĉ. 70 membrojn kaj estis sekcio ene de "Bund Thüringer Berg-, Burg- und Waldgemeinden". Tiu asocio estiĝis post la Unua mondmilito; ĝiaj anoj ŝatis migradon kaj patrujan senton kaj helpis per sia intensega kluba vivo ankaŭ subteni - ofte savi - gastejojn regionajn. Fondo de la ŝirmsocieto estis en la 31.7.1921 en Waltershausen okaze de la 70-a datreveno naskiĝtaga de August Trinius.

La nomo de la loka Düppel-komunumo venis de la Gastejo Düppel supre de Seebergen, kiu konstruitis en 1862/63 fare de Ludwig Schüller. Ĉe Düppel gastis la Düppel-komunumo kaj la Löns-komunumo.

Je lia honoro starigitis en 1926 memorŝtono rekte ĉe la seebergen-a krestopado. Post 1945 ĝi detruitis. La nuna memorigilo estas de 2001.

Literaturo redakti

Geißler, Roland: Die schönsten Wanderungen und Radtouren um die Drei Gleichen in Thüringen. Ein Wanderführer, Verlag Rockstuhl, Bad Langensalza 2004, ISBN 3-937135-57-X, p. 34.

Vidu ankaŭ redakti

Vidindaĵoj sur Seeberg-areo en la germanlingva Vikipedio.

Eksteraj ligiloj redakti