Gerd REICHENBACH (naskiĝinta en 1940) estas iama knajpestro en Vajmaro (Germanujo) kaj sendube urba originalulo. Li loĝas en la vajmara urbokvartalo Tröbsdorf.

Gerd Reichenbach
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1939 (1939-11-30) (84-jaraĝa)
vdr
ŝildo de la kafejo vajmara
la kafejo kiun fondis Reichenbach jam en 1979, Karl-Liebknecht-Straße 2b

Agadoj redakti

Reichenbach estis speciala gastejestro kiu responsis inter 1979 kaj 2017 pri la tenado de la kafejo Euro Café kiun oni simple nomis ankaŭ Café Gerd[1]. Posteulis lin Sandra Herrmann.[2] En 2015 filmigis Solveig Kasten liajn agadojn ene de la serio WeimarLeben.[3] La aĵo pri Reichenbach tiam venkis kaj gajnis publikan premion okaze de la kvina eldono de la konkurso Quellinale organizita fare de la alternativa filmklubo Landcineasten.[4]

Okaze de la 80-a datreveno naskiĝtaga li ĝuis honoriĝon kantan, pri kio raportis la gazeto "Thüringische Landeszeitung" en la 3.5.2020. En tiu ĉi artikolo li titoliĝis legenda ulo.[5] La gazeto "RathausKurier", oficiala periodaĵo municipa, simile taksis lin en sia eldono de la 30.1.2016.[6] Homoj pretaj eniri lian knajpon admiritis pro ilia kuraĝo.[7]

Venis la gastoj ne sole pro konsumemo sed pro travivemo de la gastejestro mem. Li eĉ garantiis epizodojn de spontanea aktorado sen kabarede malkritiki la gastojn! Pri li ankaŭ faritis filmeto en la serio Weimarleben.[8] Michael Rötsch 2021 komponis melodio pri la kafejo reichenbach-a.[9] Ĉe budo je Geleit-strato li ankoraŭ antaŭ sia kariero gastejestreca vendadis fiŝsandviĉojn - kun simila humuro. Klientino ĵus aĉetinta la laŭdire milionan fiŝsandviĉon senditis de Reichenbach al la magistrato por ricevi kuponon pri senkosta vojaĝo al Hamburgo. La oficialuloj nesciantaj eĉ kredis tion, kio poste evendentiĝis nura humuraĵo. Pri tio legeblis ĉe la gazeto "Weimarer Zeitung".

Ankaŭ piedpilkado de la sportklubo SC 1903 Weimar ŝatitis de Reichenbach kiel bredado de ekzotikaj birdoj. Pro tio oni iam anoncis karnavalŝerce alinomon de sia lokalo je Ĉe la nuda papago kio tute ne ĝojigis la kafejestron mem.[10]

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Gerd Reichenbach en la germana Vikipedio.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti