Germana Asocio de Juĝistoj

La Germana Asocio de Juĝistoj (germane Deutscher Richterbund, DRB) estas la plej granda profesia organizo de juĝistoj kaj prokuroroj en Germanio. Ĝi estis fondita en 1909. Ĝi estas membra organizo de la Internacia Asocio de Juĝistoj.

Germana Asocio de Juĝistoj
emblemo
profesia asocio • asocio
Komenco 1-a de januaro 1909 vd
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Berlino
Ĉefestro(j) Jens Gnisa • Christoph Frank vd
Membro de International Association of Judges • IRZ-Foundation • Deutsche Gesellschaft für Verbandsmanagement vd
vdr

Ĉiun duan jaron, la DRB honoras juĝiston, prokuroron aŭ alian advokaton kun Homrajta Premio pro elstaraj meritoj pri la defendo de homaj rajtoj. Lastatempaj laŭreatoj estis la siria advokato Anwar al-Bunni, la irana advokato Nasser Zarafshan en 2007 kaj la ĉina advokato Zheng Enchong en 2005.

En 2017 estis premiita la vietnama advokato Nguyen Van Dai kaj en 2020 la irana homrajta aktivulino Nasrin Sotoudeh kiu aktuale troviĝas en irana malliberejo

Eksteraj ligiloj redakti