Germana minoritato en Ĉeĥio

Kiel komenco de la historio de germana minoritato en Ĉeĥio estas konsiderata koloniigo de la ĉeĥa limregiono, kiu komencis fine de la 12-a jarcento. Germanoj iom post iom priregis kaj urbojn kaj pli superajn sociajn tavolojn; al la germana nacieco en periodo de komencoj de Ĉeĥoslovakio anoncis sin pli ol 30 % de loĝantaro. Naciismo de la 19-a jarcento, estiĝo de Ĉeĥoslovakio en la jaro 1918 kaj eventoj koneksantaj kun la dua mondmilito kulminis post la jaro 1945 en ellandigo de germanoj el Ĉeĥoslovakio, al kiu eskapis nur malgranda kvoto de la germana loĝantaro de la ĉeĥaj landoj. Falo de socialismo kaj eniro de Ĉeĥio en Eŭropan Union faciligis liberan movon de loĝantaro kaj renovigis naturan migradon ankaŭ inter Ĉeĥio kaj Germanio.

Germana minoritato en Ĉeĥio
malplimulto
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)


Religio



vdr