Germanio en la Somera Olimpiko 1912
sporta delegacio
La germana teamo aktiva en la Somera Olimpiko 1912 en Stokholmo havis 185 sportistojn. Ili partoprenis en 14 fakoj. Flagtenanto de la germana teamo estis Karl Ritter von Halt. La sportistoj atingis 5 orajn, 13 arĝentajn kaj 7 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 6-an rangon. Kunordigis la teamon la Germana Olimpika Komitato, intertempe nomata Germana Olimpika Sporta Asocio, kiu jam fondiĝis en 1895, antaŭ la unua moderna olimpiko.
Germana Regno en la Somera Olimpiko 1912 | ||||
Somera Olimpiko 1912 en Stokholmo | ||||
Flagtenanto: | Karl Ritter von Halt | |||
Sportistoj | 185 en 14 fakoj | |||
Medaloj rango: 6 |
Oro 5 |
Arĝento 13 |
Bronzo 7 |
Sume 25 |
Eksteraj ligiloj
redakti