Germering

komunumo en Bavario, Germanio

Germering estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Fürstenfeldbruck kaj en la distriktaro Supra Bavario de la federacia lando Bavario. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 41 355 loĝantojn. La loĝantoj de Germering fieras ke ĝi estas "Granda Distrikta Urbo" kaj povas mem reguli multajn aferojn.

Germering
Blazono
Germering (Germanio)
Germering (Germanio)
DEC

Map

granda distrikturbo • urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Bavario
Distriktaro Supra Bavario
Distrikto Fürstenfeldbruck
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 089
Poŝtkodo 82101–82110
Aŭtomobila kodo FFB
Oficiala Municipokodo 09179123
Subdivido Germering, Unterpfaffenhofen, Harthaus, Nebel, Schusterhäusl, Streiflach kaj Gut Wandlheim
Politiko
Komunumestro Andreas Haas
Titolo de komunumestro Oberbürgermeister (ĉefurbestro)
Partio de komunumestro CSU
Adreso de la administrejo Rathausplatz 1
82110 Germering, Tel. (089) 89419-0 Faks. (089) 89419-170
Demografio
Loĝantaro 41355 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 48° 8′ N, 11° 22′ O (mapo)48.13333333333311.366666666667Koordinatoj: 48° 8′ N, 11° 22′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 525 m
Areo 21,61 km²
Oficiala retejo https://www.germering.de/
vdr

Historio redakti

Prahistorio redakti

Germering retrorigardas al longedaŭra setleja historio. Jam dum la malfrua juna ŝtonepoko kaj la frua bronzepoko tumuloj estis konstruataj en la ĉirkaŭejo de la hodiaŭa Obere Bahnhofstraße, angulo Steinbergstraße. El la urnokampa periodo estas pruveblaj bronzepoka brultombo kaj setlejaj restaĵoj. El la romia epoko devenas kampara domo kun hipokaŭsto (varmaera hejtado). Proksime de Augsburger Straße la tombo de ĝermanino estis eltrovata, kiun oni povis identigi helpe de tombaldonaĵoj. Krome pluraj romiaj brikformoj estis trovataj; oni povas rigardi unu el ili ĉe la strato en la direkto al Alling. Ĉe Krautgartenweg kaŭrotombo (tombo en kiu la mortinto troviĝas en kaŭra pozicio) estis senbalastigata.

Unuaj mencioj de lokaj partoj redakti

Inter 859 kaj 864 Germering estas unuafoje fidinde menciita en la dokumentoj kiel Kermaringon. Sed oni konjektas, ke la plej malnova dokumento kun la loknomo Germana.vel.admonte devenas jam el la jaro 769. La unua fidinde dokumentita mencio de Unterpfaffenhofen devenas al la jaro 1190. Dokumento, kiu estas datata je la tempo inter 948 kaj 957, mencias lokon kun la nomo Phafinhouna; sed ĝi ankaŭ povus koncerni alian Pfaffenhofen.

Mezepoka historio redakti

Sub la malnova preĝejo St. Martin situas frumezepokaj seriaj tomboj kaj antaŭromantikaj preĝejrestaĵoj. En la jaro 1422 Germering estis detruita dum bataloj lige kun la batalego ĉe Alling. 1448 ambaŭ komunumoj estis menciitaj unuafoje kiel membroj de la provinca tribunaldistrikto Starnberg.

Novepoka historio redakti

En la jaro 1818 la komunumoj Germering kaj Unterpfaffenhofen kun la komunumaj partoj Kleßheim, Nebel, Streiflach kaj Wandlheim estis formataj. 1852 ambaŭ komunumoj ŝanĝiĝis kiel impostodistrikto al la reĝa distriktoficejo Bruck. Kun la konstruado de la fervoja konekto München-Herrsching en la jaro 1902 komenciĝis fundamenta struktura ŝanĝo. Harthaus kaj Neugermering estiĝis kiel novaj loĝlokoj. En 1934 komencis la ŝtata firmao WIFO (Wirtschaftliche Forschungsgesellschaft, ekonomia esplorkompanio) instali en tuta Germanio kaŝitajn militistajn cistern-sistemojn por garantii la benzin-provizadon de la germana armeo, ankaŭ sude de la iama Unterpfaffenhofen en la Kreuzlinger Forst (arbaro). Por la kunlaborantoj de la militista instalaĵo estis konstruata la tiel nomata WIFO-setlejo, malgrandaj apartaj domoj kun grandaj ĝardenoj. Tiu cistern-sistemo funkcias ankoraŭ hodiaŭ kaj estas parto de la Nato-oleodukto tra tuta Germanio. Kiel en multaj vilaĝoj en Supra Bavario ankaŭ en Germering ekzistas dum la lastaj jaroj de la dua mondmilito ekstera bazo de la koncentrejo Dachau, ĉar mankis la germanaj viroj kiu mortis en la stultaj bataloj je la diversaj frontoj.

Post 1945 la loĝantaro pligrandiĝis kaŭze de la akcepto de forpelitoj el siaj patrolandoj kaj fuĝintoj, plimultoj el Sudetlando kaj Bohemio. La sekvo estis unuaj projektoj de la socia loĝejkonstruado inter 1952 kaj 1954. La rapida kreskado daŭriĝis en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, ne fine sekve de la fiksado de novaj konstruaj regionoj. Ekde ĉirkaŭ 1978 la evoluo stabiliĝis kaj de tiam la urboplanado koncentriĝis sur infrastrukturaj plibonigoj. Je la unua de majo 1978 la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Germering kaj Unterpfaffenhofen estis mallibervole unuigataj. Ĝis la nomumiĝo kiel urbo je la dekdua aprilo 1991 Germering estis la plej granda distrikt-apartena komunumo de Bavario. Germering iĝis la sesa plej granda urbo (post München, Ingolstadt, Rosenheim, Freising kaj Dachau) de Supra Bavario kaj havas bonegan infrastrukturon, pro tio la luprezoj de loĝejoj atingas la nivelon de Munkeno kaj de Starnberg. Je la unua de oktobro 2004 Germering estis nomumita granda distrikturbo. La rapidega evoluo post la dua mondmilito reflektiĝas en la malhomogena setleja strukturo de Germering. Apud la vilaĝaj lokokernoj de la malnova Germering kaj Unterpfaffenhofen ekzistas la turdomaj setlejoj de la sepdekaj jaroj kaj ankaŭ la urbana arkitekturo de la nova urbocentro kun la urbohalo.

Gravaj urbaj punktoj redakti

 
ĉefhaltejo de la S8 en Germering

Tiu haltejo ekzistas jam ekde 1903 kaj ĉiujn 20 minutojn ekveturas trajno S8 Munkenen aŭ aliflanke al la lago Ammersee. Pro la du iamaj vilaĝoj Germering kaj Unterpfaffenhofen la nomo de tiu haltejo estas Germering-Unterpfaffenhofen, la plej longa haltejonomo de la suburba-trajno regiono de Munkeno.

 
la plej gravaj trafikaj vojoj de Germering