Gertrud von Hackeborn

germana cistercia abatino kaj sanktulino

Gertrud von HACKEBORN (naskiĝis en 1232 apud Halberstadt; mortis komence de 1292 en Eisleben-Helfta) estis germana cistercianino kaj ekde 1251 abatino de Helfta. Katolikoj taksas ŝin sanktulino. Personoj de ŝia medio – ŝia fratino Mechthild von Hackeborn, Gertrudo la Granda kaj Mechthild de Magdeburgo – nombriĝas inter la plej gravaj germanaj mistikulinoj. Ŝia festotago estas la 15-a de novembro.

Sankta
Gertrud von Hackeborn
Persona informo
Gertrud von Hackeborn
Naskiĝo 1232
Morto 1292
Religio katolika eklezio vd
Familio
Familio von Hackeborn
Patro Albrecht II von Hackeborn (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Mechthild von Hackeborn Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo monaĥino Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Kristanismo kaj kristana mistikismo Redakti la valoron en Wikidata vd
Sanktulino
Festotago 15-a de novembro
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kun la pli juna fratino Mechthild Gertrud venis en la monaĥejan lernejon de Roßdorf (nuntempe forlasita loko nordokcidente de Eisleben), kies grundon posedis la grafoj de Mansfeld. Tie ŝi jam en 1251 fariĝis abatino. Aŭ pro akvoprovizadaj malbonoj aŭ politikaj kialoj ŝi ordonis translokigon de la konvento al Helfta en la sudorientan ĉirkaŭaĵon de Eisleben, kie suverenis ŝia familio. Ŝiaj fratoj danke al malavara grundo-donaco ebligis la tuton.

 
Helfta, iama konvento cistercia (nun klerigejo) kiu translokiĝis disde Roßdorf ĉi-tien sub la abatineco de Gertrud

Dum kvar jardekoj da abateco ŝi kun granda elano engaĝiĝis pri la ekonomia kaj disciplina bonstato, la (plu)klerigo de la monaĥinoj kaj nemakulita spirita vivo. Danke al ŝi estis pligrandigitaj biblioteko kaj skribejo. Ĉi skriboskolo ĝuis grandan renomon, ankaŭ pri miniaturoj. Konataj skribejaj aktivulinoj estis ekz. Mechthild von Wippra kaj Sofio kaj Elizabeto, filinoj de grafo Hermano de Mansfeld.

Eksteraj ligiloj

redakti