Gianyar
distrikto de Balio
Gianyar estas unu el ok distriktoj (kabupaten, "regejoj" aŭ "vicregistaroj") de la indonezia insulo kaj provinco Balio. Laŭ la stato de la censo de 2020 ĝi havis 515 344 loĝantojn, dek jaroj antaŭe estis 469 777 kaj en 2000 393 155. La areo estas 368 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 400 loĝantoj/km². Administra centro estas la samnoma urbo Gianyar.
Gianyar
| |
---|---|
![]() | |
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | Gianyar |
Areo | 368 km² |
Loĝantaro | 515 344 (stato: censo de 2020) |
![]() la templo Pura Majaran Agung en Ubud
| |