La giganta cervo (Megaloceros giganteus) estas formortinta specio de cervedoj, kiu aperis dum la plejstoceno ĉirkaŭ antaŭ 400.000 jaroj en Eŭrazio kaj malaperis dum fino de la lasta glaciepoko (Würm-epoko), ĉirkaŭ antaŭ 8.000 jaroj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Giganta cervo
Skeleto ĉe la Nacia Muzeo de Naturhistorio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Familio: Cervedoj Cervidae
Genro: Megaloceros
Specio: M. giganteus
Megaloceros giganteus
(Blumenbach, 1799)
Tiama arealo
Tiama arealo
Tiama arealo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Skeleto de Megaloceros giganteus
Rekonstruaĵo de Megaloceros giganteus

Angle oni nomas ĝin „irlanda alko” (Irish elk), ĉar ties ostoj elgrundiĝis ĉefe el irlandaj marĉoj (spite al tio, ĝi vivis en la tuta Eŭropo). Ĝi havis gigantan platkornaron (kun larĝo de maks. 4 m), kun postkola alto de 2 m, la korpomaso de la besto estis ĉirkaŭ 1400 kg. Ĝi verŝajne vivis sur senkaŝaj herbejoj kaj ĝi evitis la arbarojn pro sia grandega kornaro.

La preciza sistematiko okazis laŭ DNA-esploroj: ŝajnas, ke ĝi pli parencas ne al alko, sed al damao.

La formorto de la besto okazis plej verŝajne pro ĉasado de la prahomoj.

Eksteraj ligiloj redakti