Gipsoplatoj estas industria konstrumaterialo kutime uzata por fini la internajn murojn kaj plafonojn. Ili konsistas el muldita gipso inter du tavoloj de kartono.

Gipsoplatoj vertikale starigitaj

Tiu tekniko kondukis al la kreado de nova konstruprofesio : « la platmasonistoj ».

Historio redakti

Se la uzo de gipso en la konstruado ne estas nova, la koncepto de la gipsoplato (plasterboard) estis inventita en Usono en 1894.

Tiu tekniko alvenis en Francio post la dua mondmilito, kiam necesis rekonstrui la landon.

Fabrikado redakti

En fabriko, la gipso miksita kun adjuvantoj estas enfermita inter du folioj el kartono, konsistigante tiel maldikajn konstruelementojn, kiuj tamen havas interesajn mekanikajn proprecojn.

Kvalito redakti

Kvanteto da radono povas ellasiĝi el la gipso kaj iuj malbonkvalitaj platoj (entenantaj sulfuron) povas ellasi toksan H2S.

Uzo redakti

La platoj estas starigataj kaj fiksataj per ŝraŭboj sur reloj aŭ lignaj fostoj, apartaj metalaj fostoj aŭ per rekta gluado sur masonita strukturo per adhera mortero.

Mediaj aspektoj redakti

La gipsoplatoj havas multajn mediajn avantaĝojn, sed ankaŭ kelkajn malavantaĝojn :

  • Iuj gluoj povas enhavi kaj ellasi formaldehidojn,
  • Iuj platoj estas traktitaj per hidrofobaj adjuvantoj por pli akvoimunigi ilin,
  • La platoj produktitaj per industria gipso povas ellasi radonon
  • Pulvordeflugoj malagrablaj por la respirado okazas dum la platsegado.