Gizi Bogár
Gizi Bogár, laŭ hungarlingve kutima nomordo Bogár Gizi estis hungara aktoro. Gizella Bogár estis adoptita en 1904, tial poste ŝia oficiala nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Vincze Gizella, sed en la teatra vivo ŝi restis plu Gizi Bogár. Ŝia filino estis Klára Göndör.
Gizi Bogár | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Bogár Gizella |
Naskiĝo | 12-an de julio 1882 en Budapeŝto |
Morto | 18-an de aŭgusto 1962 (80-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infano | Klára Göndör |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Gizella Bogár[1][2] naskiĝis la 12-an de julio 1882 en Budapeŝto, ŝi mortis la 18-an de aŭgusto 1962 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiPri lernojaroj de Gizi Bogár mankas informoj. Ŝi komencis sian aktoran karieron en provincaj teatroj. En la fruaj 1910-aj jaroj ŝi estis primadono en malgranda scenejo en Budapeŝto, dum la 1-a mondmilito ŝi ludis en kabaredo, pli poste en pluraj provincaj teatroj, dum la 2-a mondmilito en malgrandaj ĉefurbaj teatroj. Inter 1945–1955 ŝi estis membro de Teatro Kisfaludy (Győr), poste ŝi emeritiĝis. Ŝi edziniĝis en 1919 kaj naskis en 1921.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
redakti- Ákos Buttykay: Ezüst sirály – Xénia
- Jenő Huszka: Gül baba – Gábor diák
- Carl Zeller: Der Vogelhändler – Postás Milka
- Pongrác Kacsóh: János vitéz – titolrolo
Ŝiaj filmaj roloj
redakti- Hazudik a muzsikaszó (1924)
- Vissza az úton (1941)