Glärnischfirn estas glaĉero an la Alpoj de la Kantono Glaruso. Ĝi havas longecon de 2 km, larĝecon de ĝis 1 km kaj areon de 1,66 km².

Glärnischfirn
Montgrimpantoj sur la dorso de la glaĉero
glaĉero
Geografia situo CH1903: 718210 / 206948 (mapo)47.0030555555568.9930555555555Koordinatoj: 47° 0′ N, 9° 0′ O; CH1903: 718210 / 206948 (mapo)
Glärnischfirn (Svislando)
Glärnischfirn (Svislando)
DEC
Glärnischfirn
Glärnischfirn
Map
Glärnischfirn
Estiĝloko Monto Glärnisch
Longeco 2,5 km
Larĝeco 0,7 km
Areo 1,66 km²
Glacikvanto 0,2 km³
Elfluanto(j) Lago de KlöntalLinth
Jara retiriĝo/kresko 13,7 m retiriĝo en 2007
Glaĉeroj de Svislando
vdr

Priskribo redakti

Glärnischfirn estiĝas en alteco de 2800 m sub la pintoj de la montmasivo Glärnisch kaj finiĝas oriente ĉe la kresto de Schwanden (germane Schwandengrat), de kie preskaŭ vertikala vando atingas la Lagon de Klöntal, kiun ĝi nutras per giganta akvofalo.

Dum la lastaj jaroj la glaĉero perdis multe da volumeno kaj retiriĝis forte. Pro la tutmonda varmiĝo estas antaŭvideble, ke la glaĉero post kelkaj jardekoj supozeble komplete malaperos. Sudoriente de Glärnisch situas cetere ankoraŭ du pli malgrandaj glaĉeroj, la Bächifirn kaj la Guppenfirn, kiuj ne estas rekte ligitaj kun la Glärnischfirn.

Ĉe bela vetero la Glärnischfirn estas videbla de la Quaiponto en la urbo Zuriko.

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti