Glanerbrug [ĤLAnerbreĥ] estas vilaĝo en la nederlanda municipo Enschede (provinco Overiselo), situante oriente de la urbo Enschede. Ĝi situas je la limo de Nederlando kun Germanio kio tie je natura maniero estas formata per la rojo Glanerbeek, transe troviĝas la germana urbo Gronau. Glanerbrug dankas sian nomon al la ponto trans tiu rojo. En la sudo kaj okcidento Glanerbrug direkte limas al la novaj kvartaloj de De Eschmarke, pro kio la limoj kun la urbo Enschede malklariĝis. Glanerbrug ne havas propran poŝtkodon. En la poŝtkodolibro la vilaĝo validas sub la loknomo Enschede.

Glanerbrug
vilaĝo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 52° 13′ N, 6° 58′ O (mapo)52.2156.9742Koordinatoj: 52° 13′ N, 6° 58′ O (mapo) [+]
Glanerbrug (Overiselo)
Glanerbrug (Overiselo)
DEC
Glanerbrug
Glanerbrug
Situo de Glanerbrug

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Glanerbrug [+]
vdr

Je la 7-a de aprilo 1990 meteorito traboris la tegmenton de domo. Ĝi akiris la nomon Glanerbrug-meteorito[1]

Kirko en Glanerbrug
Ponto super la Glanerbeek (La limo inter Nederlando kaj Germanio)

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti