Glasingo

cilindra tenilo por glaso kun varma teo

Glasingo - estas soklo, ĉirkaŭanta kaj subtenanta vitran glason. Plej ofte glasingo havas cilindran formon kaj tenilon por trinki varman teon kaj ne brogvundi manojn. Glasingoj estas produktitaj el diversaj materialoj (metalo, ligno, ceramiko, glaso kaj tiel plu) kaj plej ofte diversmaniere dekoraciitaj. Dua destino de glasingoj estas plialtigo de stabileco de glaso en nestabilaj kondiĉoj: en trajnoj, ŝipoj kaj simile.

Glasingo, teglaso kaj tekulero (Ukrainaj fervojoj

En Rusio kaj ekssovietiaj landoj glasingoj (ruse подстаканник) estis ege popularaj kaj post disfalo de Soveta Unio glasingoj iĝis indikilo de tiama vivo. Glasingoj estas vaste kolektataj kaj prezentataj en ekspozicioj de diversaj muzeoj.

En Rusio kaj Soveta Unio redakti

Klasikformaj glasingoj aperis en Rusa Imperio dum aktiva kresko de fervojoj dum la lasta kvarono de la 19a jarcento. Plej granda produktejo de metalaj glasingoj estis lanĉita en urbo Kolĉugino (Vladimira provinco). Negocisto Aleksandr Kolĉugin (ru) establis en jaro 1871 uzinon por produkti metalajn varojn (plej parte kuprajn): vazaron, manĝilaron, samovarojn, primusojn kaj aliajn. Inter la varoj estis glasingoj. En la 20a jarcento glasingoj iĝis vizitkarto de la uzino, kvankam ĝi produktis vastegan sortimenton. En la 21a jarcento kalĉuginska glasingo estas plej fama varmarko de rusiaj glasingoj.

Krom uzino en Kalĉugino, glasingojn produktis diversaj galanteriaj, suveniraj, metalprilaboraj uzinoj, fabrikoj kaj kooperativoj. Inter ili estis famaj «Len'emaljer» en Leningrado, Volgograda uzino «Suvenir» kaj aliaj.

Literaturo redakti

  • (1959) “Подстаканники”, Товарный словарь VII (ruse). Москва: Государственное издательство торговой литературы, p. 174.

Eksteraj ligiloj redakti