Gliptoteko estas kolekto de antikvaj ŝtonaj skulpturoj kaj prilaboritaj (tranĉitaj) ŝtonoj.

La Gliptoteko de Munkeno, fine de la 19-a jarcento

La termino gliptoteko estis inventita de l' bibliotekisto de la bavara reĝo Ludoviko la 1-a. Ĝi estas derivita de la malnovgreka verbo „glyptein“, kio proksimume signifas „tranĉi en ŝtono“ kaj formita paralele al la malnovgreka nocio de „pinakoteko“ (de Pinax: tabula bildo, pentraĵo). „Glypton“ estas la greka vorto por skulpturo.

Laŭ Francisko Azorín gliptoteko estas Muzeo de gemoj, juveloj, medalionoj.[1] Li indikas etimologion el greka gliptos + theke (gravuraĵo + ŝranko).[2]

Nur tri skulpturaj muzeoj hodiaŭ nomiĝas gliptoteko:

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 83.
  2. Azorín, samloke.