Glitopuzlo estas ludilo, nome tipo de veturpuzlo, kiu defias al ludanto glitigi (ofte ebenajn) pecojn laŭlonge de difinitaj itineroj (kutime sur tabulo) por establi celitan fin-figuron. La movendaj pecoj povas konsisti el simplaj formoj, aŭ ili povas esti presitaj per koloroj, modeloj, sekcioj de pli granda bildo (kiun oni deziras kompletigi), nombroj, aŭ literoj (kiujn oni deziras ordigi).

Solvita 15-puzlo.

Glitopuzloj estas esence dudimensiaj nature, eĉ se la glitado estas faciligita per meĥanikaj interligitaj pecoj (kiel parte enkadritaj eroj) aŭ tri-dimensiaj ĵetonoj. Kiel tiu ekzemplo montras, kelkaj glitopuzloj estas meĥanikaj puzloj. Tamen, la meĥanikaj kongruaĵoj estas neesencaj en tiuj puzloj; la partoj povus ankaŭ esti ĵetonoj sur ebena tabulo kiuj estas movataj laŭ difinitaj reguloj.

Malkiel ĉe aliaj veturpuzloj, glitopuzloj malpermesas elirigon de ajna peco el la tabulo. Tiu propreco separas glitopuzlojn el rearanĝaj puzloj. Tiele, findi movojn kaj itinerojn ene de la du-dimensiaj limigoj de la tabulo estas gravaj partoj de la solvo de glitopuzloj.

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  • Sliding Piece Puzzles (de Edward Hordern, 1986, Oxford University Press, ISBN 0-19-853204-0)
  • Winning Ways (de Elwyn Ralph Berlekamp et al., 1982, Academic Press)
  • The 15 Puzzle (de Jerry Slocum kaj Dic Sonneveld, 2006, Slocum Puzzle Foundation)

Eksteraj ligiloj redakti