Malfermi la ĉefan menuon
Edificio Globomedia.JPG

Globomedia estas hispana televida entrepreno, kreinto de fikciaj serioj, amuzaj programoj, filmoj, televidaj reklamoj kaj aliaj aŭdovidaj enhavoj. Ekde 2009 ĝi estis prezidata de Daniel Écija. Ĝi estas parto de la Grupo Globomedia, konglomeraĵo de kompanioj, kiuj funkcias tra la aŭdovida valora ĉeno, kun ĉeesto en pli ol 150 landoj ĉirkaŭ la mondo.

Entute Globomedia produktis ĝis aprilo 2015 40 fikciajn seriojn, 114 amuzajn programojn, 12 filmojn, 8 teatrajn spektaklojn kaj multajn prezentaĵojn kaj televidajn specialajn programojn.