La Globusa muzeo (germane Globenmuseum) troviĝas en la Palaco Mollard en Innere Stadt de Vieno (Aŭstrio).

Globusa muzeo
germane Globenmuseum
Palais Mollard-Clary, Vienna June 2006 322.jpg
Palaco Mollard, kie troviĝas la muzeo
Lando: Aŭstrio
Urbo: Vieno
Adreso: Herrengasse 9
1010 Vieno
Aŭstrio
Koordinatoj: 48° 12′ 34″ N, 16° 21′ 25″ O (mapo)48.20930555555616.356944444444Koordinatoj: 48° 12′ 34″ N, 16° 21′ 25″ O (mapo)
Situo de Globusa muzeo
germane Globenmuseum
Malfermdato: 1956
Kolektoj: 600 globusoj
Retpaĝo: [1]
Information icon.svg
vdr

HistorioRedakti

La muzeo malfermiĝis en 1956 kaj ĝis nun estas la sola muzeo de globusoj en la tuta mondo. Ĝia kolekto formiĝis ekde la 19-a jarcento, do plejparto de la eksponaĵoj estis faritaj post 1850. Unue ĝi gastis en Hofburgo, poste iom vagadis diversloke kaj ekde 2005 hejmas en la tiu palaco[1].

KolektoRedakti

La origina kolekto kreskis dum duonjarcento de 63 ĝis 600 globusoj, triono de kiuj videblas en la ekspozicio. Inter la plej elstaraj kaj impresaj estas globuso de Gemma Frisius farita ĉirkaŭ 1536, la 110 cm globusego de Vincenzo Coronelli kaj globusa paro de la fama kartografo Gerard Mercator, kreitaj respektive en 1541 kaj 1551[1].

EkspozicioRedakti

La ekspozicio prezentas kelkdek diverstipajn globusojn. Funkcias interagaj informbudoj. Ĉiuj informoj estas prezentataj en la angla kaj germana[1].

Eksteraj ligilojRedakti

ReferencojRedakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Stanislavo Belov (2018-07-07)Esperanto kaj globusoj (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-02-12. Alirita 2019-02-12.