Gloron al Hongkongo

"Gloron al Hongkongo" (ĉine: 願榮光歸香港; Jyutping: jyun6 wing4 gwong1 gwai1 hoeng1 gong2; Kantona Yale-transskribo: Yuhn Wìhnggwōng Gwāi Hēunggóng) estas protesta himno komponita kaj verkita de muzikisto sub la pseŭdonimo "Thomas dgx yhl", kun la kontribuo de grupo da hongkongaj retamikoj de la interreta forumo LIHKG dum la hongkongaj protestoj en 2019 kaj 2020. Ĝi estis komence verkita en la kantona lingvo kaj poste tradukita en diversajn lingvojn. Ekde la publikigo de la kanto, ĝi estis kantata dum multaj manifestacioj.

La hongkongaj aŭtoritatoj akuzis la kanton pri subfosado de la ŝtata potenco kaj malpermesis ĝin laŭ la Nacia Sekureca Leĝo de Hongkongo, kiu difinas agojn de secesio, subfosado, terorismo, kaj koluzio kun fremdaj fortoj.

Eksteraj ligiloj

redakti
Eksteraj Ligiloj
  "Gloron al Hongkongo" ĉe Jutubo
  "Gloron al Hongkongo" oficiala anglalingva versio ĉe Jutubo
  "Gloron al Hongkongo" orkestra kaj ĥora versio ĉe Jutubo
  "Gloron al Hongkongo" Luma versio ĉe Jutubo