Hongkonga Leĝo pri Nacia Sekureco en 2020

La leĝo pri nacia sekureco de Hongkongo, oficiale nomata la Leĝo de la Popola Respubliko Ĉinio pri Protektado de Nacia Sekureco en la Speciala Administra Regiono Hongkongo, estas nacia leĝo de Ĉinio pri la nacia sekureco de Hongkongo, aprobita en 2020. Ĝi estas efektivigita en Hongkongo laŭ la Artikolo 18 de la Baza Leĝo de Hongkongo, kiu permesas, ke ĉinaj leĝoj validu en Hongkongo se ili estas inkluditaj en Aneksaĵo III. Ĝi estis formulita sub la aŭtoritato de la decido de la Tutlanda Popola Kongreso. La leĝo estis aprobita la 30-an de junio 2020 de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso kiel rimedo por solvi la protestojn kontraŭ la ekstradicia leĝpropono en 2019, kiu ebligus ekstradicion al aliaj teritorioj, inkluzive de la kontinenta Ĉinio, kaj efektiviĝis en la sama tago.

Interalie, la leĝo pri nacia sekureco difinis kvar specifajn krimojn: secesio, subfosado, terorismo, kaj kunlaboro kun fremdaj organizaĵoj; ĉiu publika parolo, parola subteno aŭ intenco disigi Hongkongon de Ĉinio estas konsiderata kiel krimo. La efektivigo de la leĝo rajtigas aŭtoritatojn observi, aresti kaj serĉi personojn suspektitajn sub ĝiaj kondiĉoj kaj postuli eldonistojn, gastigajn servojn kaj interretajn servoprovizantojn bloki, forigi aŭ limigi enhavon, kiun laŭ la aŭtoritatoj malobservas la leĝon. Laŭ la leĝo, la centra registaro starigis oficejon ekster la jurisdikcio de Hongkongo por administri ĝian plenumadon.

La leĝo allogis apartan atenton al Artikolo 38, kiu deklaras, ke la leĝo estas aplikebla ankaŭ al tiuj, kiuj ne estas permanentaj loĝantoj de Hongkongo, kaj al tiuj, kiuj ne loĝas tie. Laŭ onia interpreto, la leĝo estas aplikebla al ĉiu individuo en la mondo.[1]

Eksteraj Ligiloj

redakti

Referencoj

redakti
  1. Hong Kong security law: Why students abroad fear it. Arkivita el la originalo je 9a de Novembro 2020. Alirita 9a de Novembro 2020.