Glukozamino

kemia kombinaĵo

Glukozamino aŭ aminoglukozo estas amina derivaĵo de glukozo. Ĝi solviĝas bone en akvo, facile kristaliĝas. Ĝi estas tre disvastigita en ligita formo en glukoproteido, heparino, sango, galo. Ĝi estas ĉefa parto de ĥitino, skeleta materialo de krustuloj, insektoj, fungoj. Ĝi produkteblas el ĥitino per kloracida hidrolizo.

Sulfato de glukozamino
Kemia strukturo de α-D-glukozamino

Eksteraj ligiloj redakti