GNUstep

(Alidirektita el Gnustep)

GNUstep estas liberprogramara implemento de la OpenStep-aj Objective-C regularo inciata de de la firmaoj NeXT (nuntempe Apple) kaj Sun Microsystems. Ĝi enhavas ankaŭ multajn aldonojn de Cocoa (Mac OS X).

GNUstep

Programlingvo Objective-C
Permesilo Ĝenerala Publika Permesilo de GNU
Retejo www.gnustep.org
vdr

Esence, ĝi estas grafika kodaro kaj programkonstruaj iloj por Uniksecaj operaciumoj, sed funkcias ankaŭ sub Mac OS X kaj Windows. GNUstep estas parto de la projekto GNU.

Kiel Apple, GNUstep ankaŭ havas Java-interfacon al OpenStep, kaj pontoj (bindings) al Ruby [1] kaj Scheme [2]. La GNUstep-prilaborantoj planas sekvi estontajn ŝanĝojn al Cocoa, la OpenStep-implemento de Apple, por ke GNUstep restu kunfunkciema.

La plej freŝa eldono de GNUstep konsistas el la pakaĵoj gnustep-back 1.14.0 (negrafika parto, ankaŭ nomata "Foundation"), gnustep-gui kaj -back 0.12.0 (grafika parto/"AppKit"), eldonitaj la 15-an de aprilo 2007 kaj gnustep-make 2.0.1 (konstruilo), eldonita la 25-an de majo 2007.

Historio redakti

GNUstep ekestis kiam Paul KUNZ kaj aliaj homoj ĉe SLAC volis transporti HippoDraw de NeXTSTEP al alia operaciumo. Anstataŭ reverki Hippodraw dekomence reuzante nur la aspekton de la programo, ili decidis reverki la NeXTSTEP objekteman nivelon je kiu dependis la programo. Ĉi tio estis la unua versio de libobjcx. Ĝi ebligis transporti HippoDraw al Uniksaj sistemoj uzante la X-fenestrosistemon sen ŝanĝi eĉ unu linion de la fontkodo. Post la OpenStep regularo estis publike eldonita en 1994, ili decidis verki novan objcx kiu kongruos kun la novaj API-oj. La implemento ekhavis la nomon "GNUstep".

Referencoj redakti

  1. http://www.gnustep.org/experience/RIGS.html
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2005-12-18. Alirita 2007-05-18.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Kompendioj redakti