Libero (goo)

(Alidirektita el Golibero)
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la termino el goo. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Libereco (apartigilo).

Libero (Japane: 呼吸点 [kokju:ten] lit. punkto de spiro) en la ludo goo estas la malplena intersekco orte apuda(j) al ŝtono.

Tiuj intersekcoj markitaj per 'x' estas la liberoj de ĉiu nigra ŝtono aŭ formacio. Estas videble, ke forigi de ŝtono aŭ formacio ties tutajn liberojn egalas al kapto.