Golmud estas urbo en Aŭtonoma Regiono Haiksio, en la Ĉina Provinco Ĉinghajo.

Golmud
county-level city • subprefektujo-nivela urbo • urbo
Administrado
Poŝtkodo 816000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 215 214  (2010) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 24′ N, 94° 54′ O (mapo)36.40277894.904167Koordinatoj: 36° 24′ N, 94° 54′ O (mapo) [+]
Alto 2 809 m [+]
Areo 119173,5 km² (11 917 350 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Golmud (Ĉinio)
Golmud (Ĉinio)
DEC
Golmud
Golmud
Situo de Golmud

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Golmud [+]
vdr

La administra surfaco de Golmud 118.954,18 km², oni oficiale aldonas 123.460 km², tiel ĝi estas nomata plej granda urbo de la mondo. Sur tiu administra areo vivas ĉirkaŭ 270.000 loĝantoj (fine de 2006), tiel la loĝantara denso estas 2,27 loĝantoj/km². Plimulto de la loĝantoj (90%) estas urba loĝantaro, ili vivas en ĉirkaŭ 72 km², kio donas la urban centron.

Golmud situas izolite en alto de ĉirkaŭ 2.800 m en centra, suda parto de la dezerta baseno Tsaidam, inter la Kunlun-Ŝan-montaro kaj la Qarhan-sallago. Ĉirkaŭ la urbocentro troviĝas ĉirkaŭ 20 diversgrandaj salaj lagoj. La sekva granda loko estas Lhasa (1.165 km), Ksining (781 km) kaj Dunhuang (524 km).

Golmud estas plej grava liveranto de kalio- magneziosaloj en Ĉinio. Krom tio ekzistas tie nafto- kaj tergas-troviĝejoj.

Golmud havas flughavenon kaj stacidomon. La urbo situas ĉe la Ĉinghaj-Tibeta fervojo, kiu longas 1.956 km kaj komenciĝas en Ksining kaj finiĝas en Lhasa. La etapo Golmud-Lhasa longas 1.142 km.