Bharatpur (Nepala urbo)
Bharatpur, nepale: भरतपुर estas universitata urbego en la meza parto de Nepalo.
Bazaj informojRedakti
- Areo: 250 km²
- Supermara alteco: 203 m
- Loĝantaro: 199,867 en 2011
- Horzono: UTC +5:45
- Telefonkodo: 056
- Poŝtkodoj: 44200, 44207 (Narayangarh)
- 27° 41′ 00″ N 84° 26′ 00″ O / 27.68333 °N, 84.43333 °O (mapo)Koordinatoj: 27° 41′ 00″ N 84° 26′ 00″ O / 27.68333 °N, 84.43333 °O (mapo)
GeografioRedakti
Bharatpur situas en valo laŭ maldektra bordo de rivero. Pokhara troviĝas 75, Katmanduo 87 km.
HistorioRedakti
Bharatpur estis deklarita grandurbo en 2014 fare de registaro.
EkonomioRedakti
Bharatpur estas komerca centro de centra regiono de Nepalo. La ekonomio estis tradicie bazita sur agrikulturo, krome gravas bredado de kokaĵoj. Ekzistas pli ol 40 bankoj en centro de Bharatpur.
TrafikoRedakti
Al Bharatpur kuras 2 ĉefvojoj, la unua el Katmanduo. La urbego havas enlandan flughavenon. En la urbego aŭtobusoj, taksioj kaj aŭtorikiŝoj liveras la pasaĝerojn.
KlimatoRedakti
Bharatpur situas en humida subtropika klimato. La averaĝa jara temperaturo estas 24 °C. Jare pluvas po 1907 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed la pluva sezono daŭras inter majo-oktobro.
VidindaĵojRedakti
FontojRedakti
- WikiTrans
- mapo, distancoj