Golumartropodo, Gollumjapyx smeagol, estas artropodo malkovrita en 2007 en Hispanio kaj pli precize en la kavoj de la marbordaj montoj de la nordo de orienta regiono Valencio ĝis la marenfluo de la rivero Ebro en la sudo de Katalunio.

Akvarelo de la nova specio

Ĝi havas du longajn antenojn ambaŭflanke de la kapo dekstren kaj maldekstren, tri parojn da kruroj kaj longan segmentitan abdomenon kaj je la fino unu pikilon ĉiuflanke.

Tre kurioze estas ke la scienca nomo omaĝas dufoje na Smeagol, alinome Gollum pro la sono de ties gorĝo, la misheroo de la serio de romanoj de La Mastro de l' Ringoj de Tolkien. La rilato estas, ke ambaŭ loĝas en kavoj, Smeagol en la kavoj de la Mezaj Teroj, la Golumartropodo en la kavoj de orienta Hispanio.